Re: Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo: Novjara Renkontigho kun NIS

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Multan dankon al Tim pro la tre afablaj vortoj pri la Novjara 
Renkontigho, kiun li kaj Clare cheestis pasintfoje!

Eble mi aldonu, ke en Novjara Renkontigho jes partoprenas multaj 
familioj, sed ankau multaj seninfanaj paroj kaj unuopuloj - chefe el la 
meza generacio, ankau pli junaj kaj pli aghaj. La fakto, ke multaj el 
ili revenadas dum jaroj, montras, ke ili sentas sin bone tie. Necesas 
kompreneble iom shati la fakton, ke malfacilas pretervidi la sesdekon da 
infanoj kaj junuloj, kiuj partoprenas, sed ja havas principe sian 
propran regionon. Se vi shatas nombrojn: Jhus mi kalkulis, ke inter la 
ch. 79 plenkreskuloj alighintaj trovighas ch. 34 homoj sen infanoj. Eble 
jhetu rigardon al la listo de alighintoj che 
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr9.php , kie troveblas 
ankau agho-statistiko.

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS): Uzas la eblecon kunveni en 
Saarbrücken ankau kelkaj junuloj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj kreas 
sian propran kun- au senprograman kunestadon.


Indas mencii, ke la informo, kiun mi dissendis, havis enkondukon, kiun 
mi speciale verkis por la listo de denaskuloj kaj iliaj gepatroj - kaj 
poste erare uzis ankau sendante al aliaj retlistoj :-(

Se vi shatos pasigi kelkajn agrablajn tagojn en internacia rondo, mi tre 
ghojos, se vi shatos veni al Saarbrücken. Koncertos Xavier de la grupo 
Kaj Tiel Plu kaj krome Kim Henriksen. La prelegan programon kaj aliajn 
ofertojn vi povas trovi sur 
http://www.esperantoland.org/nr/#programeroj_anoncitaj .

Kaj se vi ne havos tempon dum la novjara periodo, eble jam pripensu, chu 
vi shatos viziti unu el niaj aliaj renkontighoj. Por 2011 ni planas i.a. 
la jenon:
PRINTEMPE dum la paska semajno (ne tro for de Kolonjo),
Esperanto-renkontiĝo dum la Karnevalo de Kulturoj (dum pentekosto, en 
Berlino),
Internacia Kongreso (IK, vershajne en Brugho au Gento en Belgio, 
2011-07-30 .. 2011-08-06),
SOMERE (vershajne en Belgio au Nederlando, 2011-08-06 .. 2011-08-13)

Chion bonan al vi kaj multan plezuron kun Esperanto

Lu

--

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--

14.11.2010 13:00, Tim Owen:
> Mi aldonus, ke Clare kaj mi partoprenis la lastan NR-on, kiu shajnis al ni tute
> bonetosa kunveno, kiun aparte shatis la infanoj, kiujn ni vidis.  Do, se vi
> interesighas pri familia Esperanto-evento, mi rekomendus la NR-on, kiun
> organizas Lu :)
>
> Tim
>
>
>
>
>
> ________________________________
> From: Lu Wunsch-Rolshoven<[email protected]>
> To: Esp-en-aut<[email protected]>; esper=brit google
> <[email protected]>; Esper-brit yahoo<[email protected]>
> Sent: Sat, 13 November, 2010 20:38:40
> Subject: [esper-brit] Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo:
> Novjara Renkontigho kun NIS
>
>
> Saluton!
>
> Eble vi shatas partopreni kun via familio en la 9-a Novjara Renkontigho
> chi-jarfine en Saarbrücken. Ghis nun alighis ch. 37 infanoj kaj junuloj
> ghis 14 jaroj - do denove estos granda infanaro, kiu ghuos la komunan
> tempon. Chi-jare mi ne jam kalkulis, sed kutime pli ol duono de la
> infanoj kreskas kun Esperanto kiel denaska lingvo. Do bela ebleco por
> meti vian infan(ar)on en internacian lingvobanon :-)
>
> Informoj, jamaj alighintoj kaj alighilo che
> http://www.esperantoland.org/nr . Mi aldonas la gheneralan rondleteron.
>
> Esperante (re)vidi vin chi-jarfine
>
> amike
>
> Lu
>
> --
>
> Internacie renkontighi novjare che la franc-germana limo:
> Novjara Renkontigho kun NIS
>
> Chu plachas al vi pasigi libertempon en internacia Esperanto-renkontigho
> kun homoj el multaj landoj? Chu vi jam konsideris veni al la 9-a Novjara
> Renkontigho (kun la 2-a Novjara Internacia Semajno, por junuloj kaj
> junaj plenkreskuloj)? Ambau okazos chi-jarfine denove en Saarbrücken,
> lime de Francio kaj Germanio.
>
> 27-a de decembro 2010 ghis 3-a de januaro 2011
>
> Intertempe alighis jam 123 homoj el pli ol dek landoj - familioj,
> infanoj, junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Venu kaj festu kun ni la novan
> jaron! Liston de multaj el la jamaj alighintoj vi trovas che
> http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr9.php
>
> Muziko de Kaj Tiel Plu. Kabareto
>
> Koncertos por ni Xavier Rodon Morera de la kataluna grupo 'Kaj Tiel
> Plu'. Prezentos kabareton - "La konsilantaro - sensaciaj edukmetodoj" -
> Christoph Frank. Estos prelegoj kaj kursoj, lumbildprelegoj, promenoj
> kaj ekskursoj, lingvaj kursoj en tri niveloj kaj lingvaj ekzamenoj.
>
> Temaro "estonteco" kaj pliaj ofertoj
>
> Eble vi shatas informighi kaj paroli pri la estonteco de la
> Esperanto-vortprovizo, pri tradukteamoj por programoj kiel Firefox au
> pri renovigeblaj energioj. Eble interesas vin prezento de Urugvajo (kaj
> ties naciaj trinkajhoj kaj manghajhoj). Eble vi deziras lerni pri la
> Go-ludo, kanti en koruso, lini- au cirklodanci au migri por trovi
> geokashejojn... Liston de la ĝisnuna dudeko da ofertoj vi trovos che
> http://www.esperantoland.org/nr/#programo .
>
> Lingvaj ekzamenoj
>
> Sub la sperta gvido de Katalin Kovats okazos lingvaj ekzamenoj lau la
> Europa Referenckadro. Jen ebleco montri al vi mem (kaj eble ankau aliaj)
> vian lingvan kapablecon.
>
> Novjara Internacia Semajno - por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
>
> Aparte ni invitas junulojn kaj junajn plenkreskulojn veni al
> Saarbrücken. Estos aparta regiono de la domo rezervita por vi por ke vi
> povu ghui la kunestadon en via grupo. Samtempe eblos partopreni ankau en
> la aliaj ofertoj de NR. La jamajn alighintojn de NIS vi trovos che
> http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis2.php , la gheneralaj
> informoj pri NIS estas che http://www.esperantoland.org/nis/index.shtml#nis
>
> Alighperiodo finighos post kelkaj tagoj
>
> Se vi decidos pri via partopreno dum la venontaj tagoj, vi povos ankorau
> ghui la aktualajn kotizojn. Do ne tro prokrastu la aferon... Jhetu
> rigardon al http://www.esperantoland.org/nr .
>
> Se vi havas demandon, ni volonte respondos ghin (kaj rezervos por vi la
> nunajn kotizojn).
>
> Chion bonan al vi por la jarfino
>
> Lu Wunsch-Rolshoven
>
> EsperantoLand
> Internaciaj ferioj
>

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj

Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE

http://www.esperantoland.org



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.