Esperanto-renkontigho dum Pasko: PSI 2011

Paska Leporo <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Ni invitas vin al la chi-jaraPrintempa Semajno Internacia (PSI), kiu okazos de 
la 22a ghis la 29a de aprilo 2011 en  Waldfischbach-Burgalben, urbeto inter 
Pirmasens kaj Kaiserslautern ĉe la  okcidenta rando de la Palatinata Arbaro. 

Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.

Programo

Kiel ĉiujare ni planos diversspecan programon. Antaŭtagmeze okazos  prelegoj kaj 
diskutrondoj pri multaj diversaj temoj kaj ni starigos  kursojn pri manlaboro, 
dancado kaj muzikumado. Posttagmeze okazos  ekskursoj al la vidindaĵoj en la 
cirkaŭaĵo kaj diversaj migradoj.  Interalie ni vizitos la teknikan muzeum 
‚Dynamikum‘ en Pirmasens kaj la  kastelon ‘Fleckenstein‘ en la regiono Alzaco. 
Christoph Frank de la Zauberbühne prezentos fabelan vesperon kaj koncertos 
Kapriol'! 

Por infanoj kaj gejunuloj estos speciala programo. Okazos ekzemple  ekskurso al 
struta bieno, piĵamaj rakontoj por la pli junaj kaj vespera  diskoteko por la 
pli aghaj.

Lingvokursoj

Ni starigos lingvokursojn por komencantoj kaj progresintoj. Kaj por la infanoj 
estos nia kutima Mazi-kurso.
Aldone UEA-ITK ebligis la okazigon de la novtipaj KER-ekzamenoj dum  PSI.  Ghi 
povos okazi je ĉiuj tri ekzistantaj niveloj: B1, B2 kaj C1. 

Atentu: Por la ekzamenoj necesas aparte alighi! Vidu: 
http://www.esperanto.de/psi/psi-2011/ker-ekzamenoj


Kaj kompreneble la paska leporo vizitos nin!

Pliajn informojn: http://www.esperanto.de/psi

Se vi havos demandojn, kontaktu nin je [email protected].



Kun afablaj salutoj

La PSI teamo
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.