RE: Re: Festivalo de Lingvoj

Brian Barker <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Mi ankau tute ne komprenas kial homoj parolas pri la Festivalo negative.  Estas tre grave paroli pri faktoj kaj pri helpo kion donis  EAB al la Festivalo. Tiu helpo estas kaj financa kaj fizika. 
 
Bonvole vidu konfirmon pri tiuj faktoj che http://intlangfest.union.shef.ac.uk/index.html
 
Kore salutas......  Brian
 

 
 
Brian Barker
Lang House, Ward Road
LONDON
N19 5ED
http://www.esperantolobby.net




 



To: [email protected]
From: [email protected]
Date: Sun, 20 Feb 2011 18:09:23 +0000
Subject: [esper-brit] Re: Festivalo de Lingvoj


  




> AnkaÅ­ mortintoj donacas monon; nur vivantoj mem ion faras
> 
> Geoffrey King

Kion vi faras, Geoffrey, krom kritiki sen scii pri kio vi parolas?

De la EAB-flanko okazis, okazas kaj okazos sufiche de helpo, ne nur financa.

* John Wells malfermos la festivalon per prelego pri lingvoj en sia vivo. Li aldone prelegos pri iu fakrilata iam dum la semajnfino. Ne Esperanto-rilate, li ankau konsilis al la organiza teamo al kiu 

* Jack Warren instruos Esperanton plurfoje.

* Pluraj voluntuloj dejhoros che Esperanto-budo. EAB provizos ilin per reklam-materialo kaj (se tempo permesas) verkos novajn apartajn.

* Tim Owen, post telefon-peto de la organizanto, parolos dum la malferma ceremonio pri Esperanto. Li jam verkis grafikajhon por la evento. Li ankau aranghis, ke junuloj cheestu por reprezenti Esperanton kaj organizis financan subtenon por ili. Povus esti, ke franca-hungara denaskulino, ankau per financa helpo aranghita, partoprenu por doni alian aspekton.

* Brian Barker farighis membro de la organiza teamo, respondeca pri publico.

* Angela Tellier envolvighas pri Springboard.

* Joyce Bunting multe korespondas kun Brian O'Sullivan por ligi lin al helpemuloj, kaj ankau disponigas al li kaj al la organiza teamo pli da mono se bezonate.

La festivalo shajne estos granda sukceso, kaj laudon pro tio meritas Max kaj sia teamo. Sed neniel estas ghusta pretendi, ke EAB kontribuas nenion krom monon, aparte kiam du AdKomanoj mem prelegos che la evento.

Hazarda demando, Geoffrey, sed por mi interesa: Chu vi forgesis en kiu Esper-Brit vi afishas, kaj ke chi tie oni ne nur povas legi la senbazajn troegajn kritikojn, sed ankau finfine rajtas respondi, char oni ne malpermesigas al ni membrighi en chi tiu grupo?

Tim
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.