Internacia tago de la gepatra lingvo
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton Zlatko kaj Sean Jen raporto pri nia agado en Britio okaze de la "Internacia Tago de la Gepatra Lingvo" 1) Esperanto-Asocio de Britio presis angla-lingve http://ikso.net/broshuro/provo/MalkovruEsperanton.pdf kaj sendis kune kun persona letero, individue subskribita al chiuj britaj membroj de la Europa Parlamento. 2) Ni kontaktis chiujn membrojn de la Europa Parlamento per la retadreso [email protected] . La teksto estis en chiuj 23 oficialaj lingvoj de la Parlamento, inkluzive la malta, gaela kaj estona. Ni aldonis la jenan "You-Tube" kaj emfazis la defendon de minoritataj lingvoj. http://www.linguistic-rights.org/sonoj/3a_Forumo_pri_Minoritatoj_UN_Ghenevo_alparolo_de_UEA_14_15_dec_2010.mp3 3) Ni krome organizis regione char parlamentanoj en Britio emas nur respondi al lokaj vochdonantoj. Mi nur havis rezulton de David Curtis ghis nun kaj sendube David plue informos vin pri siaj personaj rezultoj. Ni fosu nian sulkon. Kore salutas.... Brian Brian Barker Lang House, Ward Road LONDON N19 5ED http://www.esperantolobby.net