Re: FW: [Europo] invito al Skotlando

Francesco Maurelli <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Dankon Brian pro la plusendo al la brita listo.
Fakte mi ne pensis pri ghi :-D
Chiuj estas invititaj al Skotlando!

> Tre malghojiga pro tio ke EAB preterlasas neuzite la unikan eblon
> kion donus okazigo de la kongreso en 2012 en Londono. Ja tiujare
> okazos tie olimpikaj ludoj kaj kunlaboreblo donus plurajn avantaghojn
> kaj montri ke ni estas io kaj montri ke ni povas servi por io...

Nu... tio veras kaj malveras.
La olimpiaj ludoj estas en julio, la brita kongreso en aprilo.
Chiutage en Londono dekoj (se ne centoj) da kongresoj samtempe okazas.
Doni apartan elstaron al nia kongreso estas vere malfacile.

Mi ne diras ke ni ne devas agi por la Olimpikaj ludoj, mi pensas ke la
agado tiudirekte estas tamen sufiche malfacila, kaj mi ne scias kiom
influus la arigo de cento homoj en Londono.

Chiukaze, mi nur eksciis la novajhon, kaj ekinformis pri ghi.

amike,
Francesco


------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.