Re: FW: [Europo] invito al Skotlando

Tim Owen <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Kara Peeter:

Estas bone legi, ke vi jam planas ĉeesti, unu jaron antaŭ okazos la kongreso :)  
Lastan jaron ni (mi kaj Clare) vizitis Edimburgon, kaj ĝi estas ege vizitenda 
urbo.  


Sed aliajn punktojn en via mesaĝo mi kontraŭu.

>> Tre malghojiga pro tio ke EAB preterlasas neuzite la unikan eblon kion  donus 
>>okazigo de la kongreso en 2012 en Londono. Ja tiujare okazos tie  olimpikaj 
>>ludoj kaj kunlaboreblo donus plurajn avantaghojn kaj montri ke  ni estas io kaj 
>>montri ke ni povas servi por io... :( 
>>
La olipikaj ludoj estas okazo unika kaj restas nur miri pri elektado de 
Edinburg. 


Ĉu EAB ricevis tian proponon?  Ĉu *vi* proponis starigi la kongreson en 
Londono?  Ne.  Tiel ankaŭ faris neniu alia.

Pri tiu "kunlaboreblo" kun la organizaro de la Olimpiaj Ludoj: Ĉu vi ne opinias, 
ke tiu estas iom tro okupita pri mondskala spekto-spektaklo kun miliardoj da 
interesuloj por okupiĝi pri tia kongreso?  Ĉu ne ŝajnas al vi, ke ili jam 
ricevas milojn da similaj proponoj ligiĝi por kapti la potencon de ties nomo?

Aliflanke, pere de Brian Barker ni jam plurfoje provis ligi kun ili, do malgraŭ 
miaj ĉi-supraj duboj provo okazis.  Ĝis nun respondo ne venis.  (Brian: Sentu 
libera ĝustigi min se mia rezumo eraras.)

Kaj fina punkto, kiu eble helpos al vi konmpreni kiel funkcias tiajn aferojn: 
"EAB" ne elektas kongres-lokon.  Iu loka teamo proponas starigi ĝin kaj tiam 
invitas na EAB veni por la jarkunveno.  Se pluraj proponoj venas, tiam EAB 
elektas elinter ili.  La sola propono kiun EAB ricevis por 2012 estis el 
Skotlando.  Do estas erare "miri" pri elekto; ĝi estis la sola elektebleco.

Ĉiuokaze ni espereble povos priparoli tion (kaj pli) en Preston ... dependas ĉu 
mi generos sufiĉe da kuraĝo por klarigi al mia fratino, ke Esperanto-evento 
okazos samtempe kiam la datreven-festo de mia 4-jaraĝa nevo, kaj ke mi preferas 
partopreni la unuan!  Ni vidos ...

Tim :)



________________________________
From: Peeter Aitai <[email protected]>
To: [email protected]
Sent: Sat, 16 April, 2011 23:08:49
Subject: Re: [esper-brit] FW: [Europo] invito al Skotlando

  



2011/4/16 Brian Barker <[email protected]> 

 
> From: [email protected]
>> Date: Sat, 16 Apr 2011 00:49:01 +0100
>> Subject: [Europo] invito al Skotlando
>>
>> Karaj amikoj,
>> mi volas inviti vin al Skotlando por du belaj okazoj:
>> 
>> 1) la 106a Skota Kongreso de Esperanto:
>> 10-13 junio 2011, 
>
Bona informo.  

> 
>> 2) la brita kongreso 2012, kiu okazos en Edinburgo - aprilo 2012
>> (precizaj datoj konfirmotaj)
>> Post preskau 10 jaroj, la brita kongreso revenas al Skotlando, kaj en
>> ghia chefurbo.
>> 
>> amike,
>> Francesco Maurelli
>
>
Tio estas smtempe kaj ghojiga kaj tre malghojiga informo. 

Gojiga pro tio ke la loko certe estas interesa por viziti kaj Brita kongreso 
donas eblon grave vigligi (au premsi malviglighon) en Skotlando (precipe nun 
post malapero de David Kelso). 


Tre malghojiga pro tio ke EAB preterlasas neuzite la unikan eblon kion donus 
okazigo de la kongreso en 2012 en Londono. Ja tiujare okazos tie olimpikaj ludoj 
kaj kunlaboreblo donus plurajn avantaghojn kaj montri ke ni estas io kaj montri 
ke ni povas servi por io... :( 

La olipikaj ludoj estas okazo unika kaj restas nur miri pri elektado de 
Edinburg. 


Chiuokaze, se la afero estas jam firme decidita, mi diras Ghis revido en 
Edinburg!

Peeter Aitai
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.