RE: FW: [Europo] invito al Skotlando
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Malrapide. Kelkaj Londonanoj jam esploris eblecon de kongreso samtempe kun la Olimpikaj ludoj 2012 sed la kostoj de kongresejo kaj ghuste kie en Londono fiasikigis nian provon. Krome ne restu dubo ke se iu ajn volos organizi britan kongreson por 2013, EAB donos fidindan subtenon. Tio estis mia persona sperto kiel komitatano por la britaj kongresoj en Llandudno kaj Eastbourne Brian Brian Barker Lang House, Ward Road LONDON N19 5ED http://www.esperantolobby.net To: [email protected] From: [email protected] Date: Sun, 17 Apr 2011 07:06:53 +0100 Subject: Re: [esper-brit] FW: [Europo] invito al Skotlando Kara Peeter: Estas bone legi, ke vi jam planas ĉeesti, unu jaron antaŭ okazos la kongreso :) Lastan jaron ni (mi kaj Clare) vizitis Edimburgon, kaj ĝi estas ege vizitenda urbo. Sed aliajn punktojn en via mesaĝo mi kontraŭu. >> Tre malghojiga pro tio ke EAB preterlasas neuzite la unikan eblon kion donus okazigo de la kongreso en 2012 en Londono. Ja tiujare okazos tie olimpikaj ludoj kaj kunlaboreblo donus plurajn avantaghojn kaj montri ke ni estas io kaj montri ke ni povas servi por io... :( La olipikaj ludoj estas okazo unika kaj restas nur miri pri elektado de Edinburg. Ĉu EAB ricevis tian proponon? Ĉu *vi* proponis starigi la kongreson en Londono? Ne. Tiel ankaŭ faris neniu alia. Pri tiu "kunlaboreblo" kun la organizaro de la Olimpiaj Ludoj: Ĉu vi ne opinias, ke tiu estas iom tro okupita pri mondskala spekto-spektaklo kun miliardoj da interesuloj por okupiĝi pri tia kongreso? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke ili jam ricevas milojn da similaj proponoj ligiĝi por kapti la potencon de ties nomo? Aliflanke, pere de Brian Barker ni jam plurfoje provis ligi kun ili, do malgraŭ miaj ĉi-supraj duboj provo okazis. Ĝis nun respondo ne venis. (Brian: Sentu libera ĝustigi min se mia rezumo eraras.) Kaj fina punkto, kiu eble helpos al vi konmpreni kiel funkcias tiajn aferojn: "EAB" ne elektas kongres-lokon. Iu loka teamo proponas starigi ĝin kaj tiam invitas na EAB veni por la jarkunveno. Se pluraj proponoj venas, tiam EAB elektas elinter ili. La sola propono kiun EAB ricevis por 2012 estis el Skotlando. Do estas erare "miri" pri elekto; ĝi estis la sola elektebleco. Ĉiuokaze ni espereble povos priparoli tion (kaj pli) en Preston ... dependas ĉu mi generos sufiĉe da kuraĝo por klarigi al mia fratino, ke Esperanto-evento okazos samtempe kiam la datreven-festo de mia 4-jaraĝa nevo, kaj ke mi preferas partopreni la unuan! Ni vidos ... Tim :) From: Peeter Aitai <[email protected]> To: [email protected] Sent: Sat, 16 April, 2011 23:08:49 Subject: Re: [esper-brit] FW: [Europo] invito al Skotlando 2011/4/16 Brian Barker <[email protected]> > From: [email protected] > Date: Sat, 16 Apr 2011 00:49:01 +0100 > Subject: [Europo] invito al Skotlando > > Karaj amikoj, > mi volas inviti vin al Skotlando por du belaj okazoj: > > 1) la 106a Skota Kongreso de Esperanto: > 10-13 junio 2011, Bona informo. > > 2) la brita kongreso 2012, kiu okazos en Edinburgo - aprilo 2012 > (precizaj datoj konfirmotaj) > Post preskau 10 jaroj, la brita kongreso revenas al Skotlando, kaj en > ghia chefurbo. > > amike, > Francesco Maurelli Tio estas smtempe kaj ghojiga kaj tre malghojiga informo. Gojiga pro tio ke la loko certe estas interesa por viziti kaj Brita kongreso donas eblon grave vigligi (au premsi malviglighon) en Skotlando (precipe nun post malapero de David Kelso). Tre malghojiga pro tio ke EAB preterlasas neuzite la unikan eblon kion donus okazigo de la kongreso en 2012 en Londono. Ja tiujare okazos tie olimpikaj ludoj kaj kunlaboreblo donus plurajn avantaghojn kaj montri ke ni estas io kaj montri ke ni povas servi por io... :( La olipikaj ludoj estas okazo unika kaj restas nur miri pri elektado de Edinburg. Chiuokaze, se la afero estas jam firme decidita, mi diras Ghis revido en Edinburg! Peeter Aitai