4 verdaj steloj: manĝi vegetare, promeni arbare, le rni kursare, tranokti tendare

Bert Schumann <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
 * Verdan nutraĵon enbuŝu: elektu laŭvole *vegetar*ajn pladojn.
 * Verdan naturon enspiru: promenu tra bela parko, ĉirkaŭ lago, tra arbaro.
 * Verdan lingvon elspiru: babilu Esperanton aŭ lernu per altnivelaj
instruoj.
 * Verdan herbejon surkuŝu: dormu laŭvole en via tendo sub la luno.

 4 verdajn stelojn ofertas verda paradizo dum 4 bonegaj semajnoj.
 Bone manĝi, ripoze dormi, efike lerni, kulture aktivi, plezure amikiĝi.


 K I O   OKAZOS ?
 *Arto*: muziko koncerto kanto danco skeĉo teatro pentroarto
 *Sporto*: jogo biciklo promeno pilkludoj radioamatoroj
 *Ludoj: *gitaro gamoj maskoj homlupoj societaj tabloludoj
 *Distraĵo:* fotoj vojaĝoj librobindado ekskurso Loire-kasteloj
 *Ekzotike:* Himalajo Barato Ajurvedo Sorobano
 *Lingvo:* kurso ekzameno gramatiko konversacio


 K I A M   OKAZOS ?
 17a - 23a - 30a de julio - 6a, 15a - 24a de aŭgusto
 restu unu nokton, unu semajnon, tutan someron


 K I E   OKAZOS ?
 Esperanto-KulturDomo en kastelo Greziljono
 inter Angers, Le Mans, Tours, riveroj Loire kaj Loir
 adreso:  Château de Grésillon, 49150 St Martin d’Arcé
 [email protected]   02.41.89.10.34


 I N F O R M O J
 Agendo: http://gresillon.org/agendo
 Plena programo: http://gresillon.org/somero
 Tarifoj: http://gresillon.org/tarifoj
 Aliĝilo: http://gresillon.org/aligho

Bonvenon en la verda paradizo
.
.
.
.
.
.
.
.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.