Nova helpopeto el Ugando

Renato Corsetti <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Karaj geamikoj, vidu: en tiu nova klubo estas 35 lernantoj (la nomojn vi 
povas trovi en la dosierujo de la listo 
<[email protected]>.  Sed ili bezonas lenrolibretojn, 
vortaretojn kaj simile en la angla.  Se vi povas bonvolu sendi unu aĵon, 
tiel la sendokosto estos eltenebla, kaj ni ĉiuj sendu po unu lernileton al:


Andrew  Ntiruvahirya
The President of UGEA (Uganda Esperanto Association).
PO Box 12815
Kampala
Uganda



de:
Andrew Ntiruvahirya <[email protected]>


Karaj Samideanoj,

Ni kun multe da gxojo bonvenigas la novan klubon de Esperanto en Ugando. Gxia nomo estas MULSSA ESPERANTO-KLUBO. Gxi havas nuntempe
35 membroj kaj aliaj certe estas venontaj. Mi visitis la parohxon SEMUTO en la provinco Kampala; tie mi kunrenkontis multe da gelernantoj kiuj
gxoje partoprenis, kiam mi klarigis pri Esperanto kaj pri disvastigo de la nova lingvo Esperanto en Ugando, cxar gxi ne estas konita, ili promesis min
ke ili faros ĉion necesan per nia helpo  por lerni gxin kaj paroli pri gxi al aliaj, kiuj ne ankaux konis gxin.
Do samideanoj, mi petas vian helpon por cxi-tiu klubo pri la lernado. La klubo estas malproksima de la urbo Kampala, kaj ni bezonas suficxajn
materialojn, cxar vere estas, ke ili estas multaj.

Atendante vian respondon kaj viajn kontribuojn.

Amike.

Andrew Ntiruvahirya
La prezidanto de UGEA


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
[email protected]
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.