Speciala arangho por kultura malkovro de "Chateaux de la Loire" en Esperanto

Bert Schumann <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <CAJ7TFkw9+xHx=9k7YQDZFRr-0+RGE8iT59qmJXSKsXJW6n_jvg@mail.gmail.com>
Karaj esperantistoj shatantaj historian heredajhon

De la 30a de julio ghis la 6a de augusto,
la KulturDomo de Gresillon (apud urbo Angers)
okazigas "turisman semajnon":  http://gresillon.org/turismo

La respondeculo (Jannick Huet) speciale preparis programon
por viziti dum la posttagmezoj kun esperantista profesia chicherono,
la historiajn lokojn, kiel la abatejo de Fontevraud,
kiuj situas ghis 50 km de Gresillon.

Ni uzos buseton por komuna veturado, ni provos konatigi al vi
la rolon de la regiono chefe dum la Renesanco, vi povos admiri
la historiajn konstruajhojn el blanka shtono kaj bluaj ardezoj.

Dum la matenoj, vi elektos inter Eo-kurso kaj kurso
por iom lerni la francan pere de metodo individuigita.
Multe pli por legi en la retejo: http://gresillon.org/s3

Bonvolu kontribui al la sukceso de tiu nova oferto de la KulturDomo,
alighu rete al tiu turisma semajno (2011.07.30 - 2011.08.06).
Alighilo: http://gresillon.org/aligho

Kore, Jannick Huet
Grésillon

.

.

.

.

.
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.