Kunlaboru kun Biblioteko Butler
Geoffrey King <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Por tiuj, kiuj ne scias tion, Biblioteko Butler estas la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio. De nun ni volas dialogi kun legemuloj ne nur en Britio, sed ja el kiu ajn lando, por plibonigi nian programon de libroakirado. Ne nur pri libroj temas, kompreneble, sed ankaŭ pri kodiskoj (KD) kaj DVDiskoj, fakte ĉio, kio povas aparteni al biblioteka kolekto. De kelkaj jaroj ni klopodas por rekapti kelkajn erojn kiujn ni maltrafis en la "ekzilaj" jaroj de nia biblioteko, kiam la asocio estis en provizora oficejo en Ipswich, kaj la biblioteko estis en vartenejo. Dum tiu tempo ni ricevis preskaŭ nenion, kaj nun ni provas forigi la mankojn. Dum la priaj esploroj evidentiĝis, ke ankaŭ pli frue ni maltrafis interesaĵojn, do nun ankaŭ tiujn ni postĉasas. Ni nun proksimiĝas al la fino de tiu laboro; do ni estos pli liberaj por akcepti proponojn, sugestojn, ideojn pri eroj, kiuj devus esti en la biblioteko, kaj pri agadoj, kiujn la biblioteko povus utile aldoni al sia repertuaro. Se vi havas ion tian en la kapo, ne tenu tion nur tie, sed sciigu ĝin aŭ per mesaĝo en tiu ĉi forumo, aŭ per privata mesaĝo al la supra adreso. Kelkaj utilaj ligoj: Pri la biblioteko ĝenerale: <http://biblbut.wordpress.com/> Libroj k.a. lastatempe akiritaj: <http://biblbut.wordpress.com/kio-estas-kie/pri-la-biblioteko/novaj-libroj/> Libroj k.a. baldaŭ mendotaj: <http://biblbut.wordpress.com/kio-estas-kie/pri-la-biblioteko/ni-mendos/> Kaj tute sube vi vidos liston, de tio, kion ni proponas ĉi-monate mendi. Viaj komentoj, rekomendoj kaj malrekomendoj estos tre bonvenaj. Geoffrey King AKVON, mi petas! - Hukuoka (JP), 1984 CHERPILLOD, André - Atlantido - Courgenard (FR): la aŭtoro, 1997 CHERPILLOD, André - De la edikto de Nanto ĝis la ribelo de la kamizardoj - Courgenard (FR), 1999 KRUUSALU, Valev - Estonoj tra tempoj I, II (2 vol.) - Tallinn, 1997/1998 MARX, Karl kaj ENGELS, Friedrich - Manifesto de la Komunista Partio - MAS, 2011 LENIN, Vladimir Iljiĉ - Ŝtato kaj revolucio - MAS, 2011 UNUIĜINTAJ NACIOJ - Internacia konvencio pri rajtoj de ĉiuj migraj laboristoj kaj ilia familio - MAS, 2011 CONLANG (DVD) - Sandbox Hero, 2010 RIVIÈRE, Christian - Vortfarado kaj radikfarado BELETRA almanako 10 - Mondial, 2011 ------------------------------------