Re: [esper-brit] Re: [reago] Nova BBC televid programo: "Fry’s Planet Word"
Tim Owen <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Mi certe komprenas kaj konsentas, ke la komento de Fry ne helpas. Mi ne scias kial homoj ne komprenas la rolon kaj celon de Esperanto; ni chiam parolas pri "komuna dua lingvo" kaj ech foje nomas ghin "internacia lingvo", sed daure pluraj homoj kredas, ke ni strebas konvinki homojn forjheti chiujn krom niajn. Estas ege frustriga afero. >> Ankaŭ ni eble atendas tro da "sperteco" pri Esperanto far' lingvistoj ? Prave. Kiom da lingvist(ik)oj havas ech etetan sperton pri Esperanto? Ege malmulte, tio certas. Se ne, la plimulto rekonus ghian utilon kaj la genion en ghia kreado kaj subtenus ghin. Tamen tre mulmulte el ni estas profesiaj lingvistoj. Tio diras al mi, ke granda plimulto en tiu fako simple ne tushis Esperanton kaj do ne povos spertule prikomenti ghin. Ghis! ________________________________ From: Brian Barker <[email protected]> To: Esperbrit <[email protected]> Sent: Tuesday, 27 September 2011, 13:37 Subject: RE: [esper-brit] Re: [reago] Nova BBC televidprogramo: "Fry’s Planet Word" La punkto estas, mi opinias, ke la impreso doniĝis ke ni volas uzi Esperanton kiel sola lingvo,kaj ne dua lingvo por ĉiuj. Eble do Fry ne pensis klare pri la demando. Ankaŭ ni eble atendas tro da "sperteco" pri Esperanto far' lingvistoj ? Ĝis la.. Brian Brian Barker 4 Lang House, Ward Road LONDON N19 5ED http://www.esperantolobby.net Telefonu - 020 7272 0969 ________________________________ To: [email protected] From: [email protected] Date: Tue, 27 Sep 2011 09:26:07 +0100 Subject: Re: [esper-brit] Re: [reago] Nova BBC televidprogramo: "Fry’s Planet Word" >> "Chu estus bone, se ni chiuj havis Ugh. Oni atendus, ke post tiom da tempo mi scius, kiel bone skribi Esperante, chu ne?! "Chu estus bone, se chiuj *havus* ..." Mi ech ne volas pli profunde plulegi, char mia enhavo sendube plenplenas de eraroj :( ________________________________ From: Tim <[email protected]> To: [email protected] Sent: Tuesday, 27 September 2011, 9:10 Subject: [esper-brit] Re: [reago] Nova BBC televidprogramo: "Fry’s Planet Word" Troa reago, chu ne, Brian? Shi tute ne prezentighis kiel spertulo pri Esperanto, sed simpla interpretisto. Estis Fry kiu demandis "Chu estus bone, se ni chiuj havis nur unu lingvon, ekzemple Esperanton?" au iu simila. Shi, prave, respondis ke ne, ke estas belo en plurlingvismo. Shi neniel elektis paroli pri Esperanto kaj simple respondis al demando chu ne plej bone estu nur unu lingvo al kiu shi respondis. Estis Fry kiu enshovis la nomon Esperanto en la demando. Se la demandaro estus "Forgesante, ke via laborposteno postulas malkomprenighon inter la homoj, chu ne estus plej efike por la homaro, ke chiu povu kompreni chiun alian? Kaj se dividante tian lingvon postulas, ke chiu lernu la saman, chu ne estus plej juste, ke tio ne apartenu al aparta nacio kaj estu relative facila por lerni?", tiam mi vetus, ke shia respondo estus "Jes, en ideala mondo kie tio eblus, tio ja estus la plej bona situacio." Oni ne povas atendi, ke iu (kiu plej probable ech nenion scias pri Esperanto) jese respondu al demando, ke chiu perdu sian lingvon, krom homoj kiuj pershance parolas la sanktan elektitan. --- In [email protected], Brian Barker <bribarker@...> wrote: > > > Espereble iu/oni kontaktos la virinon. Mi mem pretas sed ne scias ŝian nomon.... t.e. kiel literumi ĝin. Nijl, ĉu vi konas ŝin ? Necesas klarigi al ŝi ke Esperanto celas esti dua kroma lingvo por ĉiu. > > Denove "spertulo" disdonas neĝustan informon pri la lingvo > > Brian > > Brian Barker > 4 Lang House, Ward Road > LONDON > N19 5ED > http://www.esperantolobby.net > > Telefonu - 020 7272 0969 > > > > > > > > To: [email protected] > From: faigos@... > Date: Mon, 26 Sep 2011 06:06:12 -0300 > Subject: [reago] Nova BBC televidprogramo: "Fry’s Planet Word" > > > > > > > La unua programo nomigxas "Babelo" (estos 5 programoj) > http://www.bbc.co.uk/tv/comingup/planet-word/ > > Fry menciis Esperanton. Unue kiel idealisma ideo... > Je la fino de la programo, li demandas al tradukistino de la UN se la > mondo estus pli bone se chiuj parolu Esperanto... > La tradukistino respondas: "Neee! estas beleco en lingvoj, ĉiu lingvo > havas sian propran belecon, propran muzikon" kaj "estos granda perdo > se tiu lingvoj ne ekzistus!" > > :( > > Eble estos programo pri Esperanto cxar li diras ke lernos la lingvon > en cxi tiu video de 2010: > http://www.youtube.com/watch?v=Q2P6DcSyon4&feature=player_detailpage#t=570s > > Por elsxuti la programo Planet Word: > http://www.megaupload.com/?d=AS7VXCDN > > Por vidi rete: > http://www.putlocker.com/file/8847BA37BC6314D2 > http://www.megavideo.com/?v=MKBMYH21 > > Fry en Twitter: http://twitter.com/#!/stephenfry > > -- > Fajro >