RE: [reago ] Interpre tistino la ùdas la bu ntecon de la lingvoj .
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton Penny kaj Germain La afero pri komuna lingvo (ne sola lingvo) restas ja komplike de lando al lando. En britio la kimra en tiu lando, estas tria lingvo ! BBC televida dissendo eĉ estis en la skot-gaela pri Esperanto. Dum Esperanto-tago 2011 pli ol unufoje unu BBC ĵurnalisto devis korekti multfoje asertojn - de plendantoj kiuj telefonis la radio-stacion - ke la studado de Esperanto malbonas ĉar oni devas forlasi sian propran kulturon. Estis la BBC kiu korektis la aserton ! Se iu en Unuiĝintaj Nacioj misrepresentas nin eble ni ankaŭ iagrade kulpas se ni ne informas ilin, pere de UEA, ke bunteco de lingvoj gravas. Pri tiu lasta, ege kuraĝiga estas la lastatempaj atingoj de UEA en Bonn. http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=426 Brian Brian Barker 4 Lang House, Ward Road LONDON N19 5ED http://www.esperantolobby.net Telefonu - 020 7272 0969 To: [email protected] From: [email protected] Date: Tue, 27 Sep 2011 15:49:02 -0700 Subject: Re: [reago] Interpretistino laùdas la buntecon de la lingvoj. Kara Germain kaj Brian, En anglalingvaj landoj, "dua lingvo" estas suficxe utila esprimo pro la malofteco de "duaj lingvoj" inter anglalingvanoj, kaj precipe la infanoj (mia kampo). Ankaux placxas al mi la esprimo "first foreign language" aux ecx "first fluent foreign language" (unua flua fremda lingvo) por indiki ke Esperanto ne devas esti la fino de la lingvolernada vojo, sed preparas la lernanto lerni aliajn pli facile. La "propadeutika efiko" havas tradukon Angle, sed gxi sonas iomete tro formala kaj malmoderna, kaj ne estas vaste aux bone komprenita. Do, mi uzas la frazon "Apprenticeship Language Learning (ALL) Strategy" (Strategio de Lernadlabora Lingvalernado) por rekomendi al eduksistemoj ke infanoj lernu Esperanton en la bazlernejo, por la cerbaj avatagxoj de dulingveco, preparado por alia lingvalernado, kaj tutmonda perspektivo/monda civitaneco. Amike, Penny Amike, Penny --- On Wed, 28/9/11, Germain Pirlot <[email protected]> wrote: From: Germain Pirlot <[email protected]> Subject: Re: [reago] Interpretistino laùdas la buntecon de la lingvoj. To: [email protected] Received: Wednesday, 28 September, 2011, 5:27 AM Bedaùrinde, tro ofte E-istoj mem kulpas pro la faktoj de multaj personoj opinias, ke la celo de Esperanto estas anstataùigi la aliajn lingvojn. Laù mi ne taùgas paroli pri "dua lingvo" por chiu; ghi ja povas esti la dua, la tria, ... Persone mi eklernis E-on kiam mi jam konis aù pli malpli studis la francan, la valonan, la nederlandan, la latinan, la italan kaj la germanan; sekve, por mi ghi estas nur la 7-a. Plej bone estus eble atentigi pri tiu lingvo, kiu ebligas interetnan, interkulturan dialogon en la reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de chiuj kunparolantoj. Estas fakto kiun, laŭ mi, bonege eksplicitigas Chino, instruisto pri la angla, en deklaro al usona jhurnalo dum lingva restado en Usono : « Kiam mi parolas Esperanton kun usona esperantisto, ni renkontighas sur neŭtrala lingva bazo, tiel ni evitas la riskon fushadi la gepatran lingvon de la alia. Tio forigas embarasojn kaj miskomprenojn, kaj kuraghigas liberan kaj amikan ide-intershanghon. Kiam du personoj manpremas, chiu etendas sian manon mezvoje, en neŭtralan zonon, kiel reciproka gesto de amikeco. Tiel estas kun Esperanto, lingva manpremo » (Zhou Huanchang, Esperanto, a Linguistic Handshake, Los Angeles Times, 10.03.1984, p.2). ----- Original Message ----- From: Brian Barker To: Reago internacia Sent: Tuesday, September 27, 2011 9:17 AM Subject: RE: [reago] Interpretistino laùdas la buntecon de la lingvoj. La virino diris ke ŝi estis kontraŭ Esperanto kaj indikis ke ĝi celas esti la sola internacia lingvo. Mi tamen opinias ke Esperanto devus esti dua lingvo por ĉiu, kaj ne la sola lingvo de la mondo. Espereble aliaj Esperantistoj konsentas pri tio. Brian Barker 4 Lang House, Ward Road LONDON N19 5ED http://www.esperantolobby.net Telefonu - 020 7272 0969 ======== Ce message entrant est certifié sans virus connu. Analyse effectuée par AVG - www.avg.fr Version: 9.0.914 / Base de données virale: 271.1.1/3920 - Date: 09/26/11 08:35:00 [Non-text portions of this message have been removed] [Non-text portions of this message have been removed]