Radioelsendo aprila el Erfurt (Germanio)

"erfurteo" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Estimataj gesamideanoj,


mi invitas vin elkore sekvi nian unuhoran elsendon en Esperanto sur la ondoj de la radiostacio Radio F.R.E.I. el Erfurt (Germanio). Ni disaudigas chiun unuan dimanchon de monato je la horo 9-a vespere (lau centreuropa somera tempo). La sekvonta elsendo estos en la 1-a de aprilo.

Jen la programo:
* Lokaj novajhoj el la erfurta regiono (kun mallonga resumo en la germana)
* Angulo beletra 
* Leterkesto de la geauskultantoj (en ILo kaj en la germana) 
* Rubriko "Thuringiensia" (pri regionaj vidindajhoj, historio, gefamuloj, kutimoj kaj moroj)
* Lingvokurso por komencantoj 

Nia programo rekte auskulteblas i.a. ankau per interreto sub:
www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html
Post la dissendigo la elsendo deshuteblos aude kaj tekste sur la hejmpagho.

Pliaj informoj pri la radiostacio disponeblas che:
eo.wikipedia.org/wiki/Radio_FREI
Bv. adresi viajn leterojn al la EO-redakcio: [email protected]

Afable,
Bernhard Schwaiger
(Respondanto de la EO-elsendo)







------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.