SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath, Eifel

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

Jen mi prezentas al vi la 10-an SOMERE en julio ĉi-jare. Eble vi 
interesiĝas ankaŭ pri la venontaj 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 4-a 
Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉi-jarfine en Xanten apud la nederlanda 
landlimo (27-a de dec. ĝis 3-a de jan.), http://www.esperantoland.org/nr 
kaj http://www.esperantoland.org/nis , aŭ pri la 3-a PRINTEMPE dum pasko 
(5-a ĝis 12-a de aprilo) en Marienburg super la rivero Mozelo, 
http://www.esperantoland.org/printempe , post kelkaj tagoj. Volonte ni 
respondos viajn demandojn kaj akceptos viajn aliĝojn. - Sed nun pri la*

10-a SOMERE en Jünkerath*

Ĉi-jare ni povos jubilei: Okazos la 10-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo 
(SOMERE), de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012. Ni denove kunvenos en la 
plaĉa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier 
(Treviro), kie okazis jam pluraj belaj someraj kunvenoj de EsperantoLand.

Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en 
internacia rondo? Ĉu ĉi-jare meze de julio konvenos kaj plaĉos al vi? Tiam

*Venu SOMERumi kun ni!*

Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj 
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas 
ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.

Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de dek jaroj 
aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj 
aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.

*Lerni Esperanton en EsperantoLando*

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu do 
al aranĝo de EsperantoLand por sperti la internacian etoson kaj praktiki 
Esperanton de mateno ĝis vespero.

Okazos kursoj por komencantoj kaj konversacia rondo por progresantoj. 
Ekster la kursoj estos daŭra ebleco uzi Esperanton dum la manĝoj kaj dum 
plaĉa kafumado aŭ teumado, dum promenoj, ekskursoj kaj programofertoj en 
la domo kaj ĝardeno.

*Lagumado, promenoj, ludoj, prelegoj kaj multa babilado*

Logas interalie la apuda ĉarma vilaĝo Kronenburg kun kastela ruino, la 
lago de Kronenburg kaj la naĝejo en piedira distanco de la domo.

En la domo troviĝas grandega ludosalono kun multaj ofertoj, ekstere 
estas ludejoj por korbopilko kaj piedpilko kaj loko por bivaka fajro. 
Paŝtas sin sur la herbejo ŝafoj, la domo bredas kuniklojn kaj estas 
ludejo por infanoj tie - do ĉio taŭga estas disponebla por okupi 
infanojn kaj plenkreskulojn.

*En domo aŭ tendo*

Tranoktado kaj manĝado estos laŭ via plaĉo: Ĉu en la domo aŭ en tendo en 
la ĝardeno tuj apud la domo (aŭ en via loĝaŭto)? Chu komunaj manĝoj aŭ 
memzorge? Vi povas elekti!

*Venonta limdato: 15-a de aprilo*

Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi. Jen la 
informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE, 
http://www.esperantoland.org/somere/ . Se restas demandoj, mi volonte 
respondos al ili.

Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE   :-)

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.