Klubo de Romo denove avertas la homaron pri venonta katastrofo

"John Therrien Dale" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Karaj Samideanoj,



Sube mi verkis elsendaĵon pri la Klubo de Romo kaj ties nova averto
pri nia nuna civilizacio, kiu, simile al la Titanic en 1912, estas
ankoraÅ­ stiranta sin al senprecedenta katastrofo.

Ni devas "ŝanĝi la direkton" de nia monda ŝipo. 
Ni devas konstrui daŭriĝeblan Ter-Komunumon.

La elsendaĵo estas mia persona verko, kaj sole mi respondecas por la
enhavoj.



Sincere via en Ter-Komunumo,



John Dale

PS:  Se vi ne vidas la pravajn Esperantajn literojn, iru, tipe, al
"Vjuo" en via Interreta vju-programo kaj serĉu nacilingve por
"Karaktra Enkodado".  La literaj karaktroj de via Interreta programo
devas esti koditaj laÅ­ Unikodo UTF-8.  Se vi ankoraÅ­ havas
problemojn kun vjuo de la teksto, kontaktu min, kaj mi sendos al vi
version kun la "x"-metodo de trans-skribado.)



NOVAÄ´-ELSENDO



Klubo de Romo Denove Avertas la Homaron,

Lanĉas Kampanjon, ke Aprilo 13 Estu

"La Tago de `Ŝangu la Direkton!'"



La Katastrofo de la RMS Titanic.

Aprilo 13, 2012 estis la tago antaÅ­ la 100-a datreveno de la sinko
de la marŝipo RMS Titanic.

Je 11:40 ptm je Aprilo 14, 1912, dum sia unua vojaĝo el Britio al
Usono, la Titanic koliziis kun glacimonto.  Varbita tiutempe kiel
"nesinkigebla," ĝi sinkis en la fruaj horoj de la mateno de
Aprilo 15 en la Nord-Atlantika Oceano 600 kilometrojn sude de
Newfoundland, Kanado.

La plej granda kaj luksa ŝipo en la mondo tiutempe, la Titanic
portis kelkajn el la plej riĉaj personoj en la Okcidento kaj,
entute, 2223 personojn.  Perdis siajn vivojn 1517 personoj, multe da ili
estantaj malriĉaj enmigrantoj kaj pasaĝeroj el la Tria Klaso.

La sinko de la Titanic estis unu el la plej grandaj pactempaj
katastrofoj en la historio.  Kaj ĝi estis tute evitebla kaj
nenecesa.

La Titanic, la plej fama ŝipo en la historio, sinkis ĉar
ĝi enhavis nesufiĉajn sendanĝerilojn kaj eskap-boatojn,
kaj precipe ĉar la ŝipestro, urĝita fare de komercistoj
kaj riĉaj pasaĝeroj, ignoris radio-avertojn el alia proksima
ŝipo pri la ĉeesto de glacimontoj.  Malgraŭ tiuj klaraj
avertoj, la ŝipestro antaŭeniris plenrapide.

La katastrofo de la Titanic, pro tio, estiĝis ikono de tio, kio
okazos, kiam estroj neglektas siajn superajn etikajn devojn kaj malobeas
la AntaÅ­zorgan Principon (Angleze, "Precautionary
Principle"), ignoras spertulajn avertojn, kaj metas nur duarange la
sekurecon kaj vivojn de la hom-estaĵoj sub sia gvidado.



Nova Kampanjo de la Klubo de Romo.

Por helpi al la homaro lerni la nuntempan lecionon de la Titanic, la
Klubo de Romo, grupo de sciencistoj el tra la mondo kiuj studas la
dinamikojn de la tutmonda sistemo, lanĉis novan kampanjon de
edukado.

En tiu ĉi klopodo, la Klubo urĝas al popoloj kaj grupoj tra la
mondo komenci resoleni la daton de Aprilo 13 kiel la Tagon de
"Ŝanĝu la Direkton!" (Angleze, "Change Course
Day").

Por vidi filmeton (en naciaj lingvoj) pri la afero, iru al
http://www.change-the-course.org/?content=change-course
<http://www.change-the-course.org/?content=change-course> .

La Titanic de hodiaÅ­ estas nia nuna tutmonda civilizacio, kiu,
estrita fare de sistemo de konkurencantaj korporacioj kaj
naci-ŝtatoj, kaj kontraŭ multege da sciencistaj avertoj,
ankoraŭ plenrapidegas al la tutmonda elĉerpigo de renovigeblaj
kaj nerenovigeblaj rimedoj, al tutmondaj troecoj de poluado de ekologiaj
sistemoj, kaj al ekonomia, agrikultura, kaj ekologia disfalo.

En 2011, kiel unu ekzemplo, la homaro kreskis preter la popolnombro de 7
bilionoj.  Multaj biologistoj kaj ekologistoj, tamen, taksas, ke la
Tero, je nunaj pohomaj niveloj de negativa ekologia efiko, povas
daÅ­re subteni eble nur 2 aÅ­ 3 bilionojn.

LaÅ­ tiu sciencista opinio, la homa popolnombro de la Tero jam estas
inter 200 al 300 procente tro granda.

Malgraŭ tio, la popolnombro ankoraŭ kreskas ĉiujare je
pli-malpli 70 milionoj.

Aldone, la penoj de la Unuĝintaj Nacioj por provizi
famili-planadajn servojn estas daŭre subfinancitaj, kaj, ĝis
nun, krom Ĉinio, ekzistas neniu elstare videbla kaj sukcesa
kampanjo de edukado pri popolnombroj kaj ekologia daŭriĝebleco
fare de iu registaro, fare de la tutmonda komerca komunumo (kiu
kompreneble profitas mallongtempe pere de ekonomia kreskado), aÅ­
fare de iu ĉefa tutmonda religio.

La manko de suffiĉe da sento de respondeco rilate al la tutmonda
estonteco inter estroj kaj la grandaj institucioj de nia mondo devas
esti renversita se la homaro havos civilizitan futuron.

Aprilo 13 estas tial bonega tago, je kiuj levi oniajn voĉojn kaj
diri al ĉiuj estroj je ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj grupoj
kaj organizaĵoj, "Ŝanĝu la direkton!  For je
aferoj-kiel-kutime!  Stiru nian ŝipon al daŭriĝebla
Ter-Komunumo!"



Nova Raporto pri la Limoj de Kreskado.

Por helpi al la edukado de la publiko ĉi-rilate, la Klubo de Romo
eldonis novan raporton, kiu provizas 40-jaran ĝisdatigon de sia
originala raporto eldonita en 1972 kaj nomita La Limoj de Kreskado
(Angleze, The Limits to Growth).

La nova raporto, uzante la komputilan modelon Mondon3 (World3) ĉe
la Instituto Jay Forrester ĉe MIT (Massachusetts Instituto de
Teĥnologio), kun nuntempaj datumbazoj, revalidis la esencajn
eltrovaĵojn de la originala raporto de 1972 kaj ankaŭ de la
30-jara ĝisdatigo de la raporto eldonita kiel libro en 2002 kaj
titolita Limoj de Kreskado: La 30-Jara Ĝisdatigo.

La nova raporto denove prognozas tutmondan ekologian kaj ekonomian
disfalon antaÅ­ la dato 2030 kun grandaj perdoj de homaj vivoj kaj
industria elmeto -- se estroj kaj popoloj ne ŝanĝos direktojn
al "verda" energio kaj ekonomio.

La originala raporto de 1972 estis mokata fare de kresk-favoraj
interesoj en la komercaj, registaraj, religiaj, kaj akademiaj kampoj. 
Institucioj de politika ekonomio kaj de alia decid-farado donis
preskaŭ neniom da serioza atento al ĝiaj avertoj.

Post 1972, tempon post tempo, grupoj de sciencistoj tra la mondo estas
denove avertintaj la tiel-nomitajn estrojn de la homaro pri la aktuala
kaj ada estonta kolizio inter la homara ekonomio kaj la
daŭriĝebla biosfero de la Tero.  Malgraŭ ĉiom, kiom
ili faris por averti nin, kaj malgraÅ­ multe da aktivismo inter
Ne-Registaraj Organizaĵoj, konferenco post oficiala konferenco pri
disrompo de la tutmonda klimato, ekzemple, rezultis en preskaÅ­ nenia
ŝanĝiĝo de direkto.  La Titanic de nia civilizacio
ankoraÅ­ rapidegas al katastrofo.

Samkiel la Titanic je Aprilo 13, 1912, la tago antaÅ­ la kolizio, ni
havas nur ege malgrandan fenestron da tempo, en kiu ni povas ankoraÅ­
peni ŝanĝi la direkton.

La nova raporto kaj kampanjo fokusas je kiumaniere ni povas
ŝanĝi niajn direktojn kaj transiri al daŭriĝebla
Ter-Komunumo.



Novaj Retlokoj kaj Videoj.

La Klubo de Romo, fondita en 1968, estas grava fonto de alt-kvalitaj
pristudoj kaj informo pri daŭriĝebleco kaj la
"malkreskigo" de la negativa homara "piedsigno."

La retloko de la Klubo mem estas http://www.clubofrome.org/
<http://www.clubofrome.org/> .

Nova Angleza surlinia vidprogramo, "Kio Estis la Mesaĝo de La
Limoj de Kreskado?" (Angleze, "What Was the Message of The
Limits to Growth?"), aperas ĉe
http://www.clubofrome.org/flash/limits_to_growth.html
<http://www.clubofrome.org/flash/limits_to_growth.html> .

Pli detala pres-versio sub la sama titolo aperas ĉe
http://connect.clubofrome.org/ecms/files/resources/What_was_the_message_\
of_Limits_to_Growth.pdf
<http://connect.clubofrome.org/ecms/files/resources/What_was_the_message\
_of_Limits_to_Growth.pdf> .

Por pli da informo pri la Tago de `Ŝanĝu la Direkton!"
(Angleze, "Change Course Day"), vidu
http://www.clubofrome.at/news/index.html#changecourse
<http://www.clubofrome.at/news/index.html#changecourse> .

Vidu ankaÅ­ la novan retlokon
http://www.change-the-course.org/?content=change-course.



Ke Ni Ĉiujare Solenu la Daton Aprilon 13.

La simbola taŭgeco de Aprilo 13 faras ĝin bona kandidato por
ĉiujara observado, kaj ne nur dum 2012.

Post la katastrofo de la Titanic, multaj bonkoraj personoj donacis monon
kaj energion por helpi al la familioj de la viktimoj.  Multe de la
viktimaj familioj estis perdintaj siajn solajn mon-subtenantaojn,
aŭ, inter la multaj travivantoj en la Tria Klaso, ĉion, kion
ili posedis.  Sed tiuj laÅ­deblaj penoj ne povis, kompreneble,
restarigi la mortintojn.

Same hodiaŭ, se ni neglektos la neceson "ŝanĝi la
direkton" de nia civilizacio kaj ekonomio, ĉiom de la
post-katastrofa bonkoreco en la mondo ne povos restarigi la ekologion de
la Tero aÅ­ la sanon aÅ­ estontecon de niaj disfalintaj socioj.



La Katastrofo de la Titanic kaj Ĝia "Forgesita Travivanto."

Kiel rakontita Angleze en la Huffington Post de Aprilo 12, 2012,
(http://www.huffingtonpost.com/rainn-wilson/abdul-baha_b_1419099.html
<http://www.huffingtonpost.com/rainn-wilson/abdul-baha_b_1419099.html>
), por membroj de la Bahaa mondkomunumo, la katastrofo de la Titanic
havas specialan signifon.

La historio estas, ke `Abdu'l-Baha, kiun Baha'u'llah, la
fondinto de la Bahaa komunumo, estis nominta en sia testamento esti la
sekvanta ĉefo de la nova komunumo, evitis kaj tial
"travivis" la katastrofon de la Titanic. MalgraÅ­ la fakto,
ke la tiamaj Bahaanoj entuziasme donacis al li multe da mono por
vojaĝi sur la Titanic dum lia unua vojaĝo al Usono, li
intuicie sentis ion neprava.  Pro tio, li almoze fordonis la monon al la
malriĉaj kaj prenis malpli faman ŝipon, tiele evitanta la
katastrofon.

Pro tio, kaj nur pro tio, ekzistas hodiaÅ­ la Bahaa mondkomunumo kiel
nuntempe organizita.

LaÅ­ la originale Angleza artikolo pri `Abdu'l-Baha en
Wikipedia: `Li alvenis en Nov-Jorkon je 11 Aprilo 1912 post rifuzo
de monoferto al li por vojaĝi sur la RMS Titanic, dirante al la
Bahaanoj, anstataŭe, "Donacu tion ĉi al
almozfondaĵo."  Li tiam vojaĝis sur pli malrapida
ŝipo, la S.S. Cedric, kaj citis preferon de pli longa
marvojaĝo kiel la kialo.  Dum li estis en Nov-Jorko, li
aranĝis privatan kunvenon kun la travivantoj de la sortaĉita
Titanic, kiuj demandis al li, ĉu li sciis, ke la Titanic estus
detruita, al kio `Abdu'l-Baha respondis, "Dio donas al la homo
sentojn de intuicio."'



Bahaaj Metodoj de Socia Mem-Regado kaj la Konstruado de Ter-Komunumo.

La profeta fondinto de la Bahaa mondkomunumo, Baha'u'llah, vivis inter
1817 kaj 1892, kaj `Abdu'l-Baha (1844-1921) estis lia plej
aĝa filo.  Pro tio, ke `Abdu'l-Baha, obeante al siaj
spiritaj valoroj kaj al sia intuicio pri la Titanic, "travivis"
la katastrofon de la Titanic, li savis la futuron de la nuna Bahaa
mondkomunumo kaj povis porti la instruojn de sia profeta patro al Usono,
kiu estiĝis unu el la gravaj administraj bazoj de la Bahaa
mondkomunumo.  La komunumo estas nun centrita en la Bahaa Monda Centro
en Haifa, Israelo sur Monto Karmelo.

La vorto `baha' en la Araba lingvo signifas baze
"radiecon," "gloron."  La titolo `Baha'u'llah'
signifas "Gloron de la Sinjoro."  La titolo
``Abdu'l-Baha' signifas "Servanton al Baha."

Pro la instruoj de Baha'u'llah kaj `Abdu'l-Baha, la 5 milionoj
da Bahaanoj tra la nuntempa mondo estas dediĉitaj al servado al la
unuanimeco de la tuta homaro kaj al la konstruado de tio, kion oni inter
nuntempuloj povus priskribi kiel "daŭriĝebla
Ter-Komunumo."

Kvankam ili persone estas certe neperfektaj, ili mem ofertas la Bahaan
modelon de mem-regado al la mondo por studado kiel ekzemplon de tia
komunumo kaj de ĝiaj spiritaj principoj.

Por helpi en la starigado de la unuanimeco de la homaro, la Bahaaj
instruoj donas al la Bahaa komunumo specialajn metodojn de
interkomunikado, konsultado, kaj ne-adversula demokratia mem-regado.

Bahaanoj vidas tiujn ĉi metodojn esti ligitaj kun la plenumo de la
Reveno kaj Renovigo promesitaj en ĉiu religio, inkluzive
Kristanismon, kaj kiel esencajn por la sukceso de la projekto de
Ter-Komunumo kaj de la regno kaj rego de virtoj kaj justeco kaj
ekvilibro sur la Tero.

Tiuj ĉi metodoj resanktigas la voĉon kaj partoprenadon de
ĉiu individuo en la socia mem-regada procezo.

Ili forigas entute de la tiel-konstituciita komunumo en la elektado de
ĝiaj estroj la influaĉon de individua aŭ partiana
kampanjado kaj de korporacia aÅ­ alia privata mono.  Alivorte, ili
forprenas de la demokratia procezo la elementon de adversula kampanjado.
La elekto de estroj okazas surbaze de nenio krom la konscieco kaj
konscienco de ĉiu individua voĉdonanto.

La instruoj ankaÅ­ starigas, ke grupoj, ne individuoj, estos la
decid-farantoj por la komunumo.  Ie, kie estas naÅ­ Bahaanoj, povas
estiĝi Bahaa komunumo.  Tiu grupo, aŭ la plimulto de la grupo,
faras la decidojn.

Aldone, ekzistas nun neniu individua supera estro de la Bahaa Komunumo. 
La supera estraro de la komunumo estas la naÅ­ membroj de la tutmonde
demokratie elektita korpo nomita la Universala Domo de Justeco, kies
sidloko estas en Haifo.

La Bahaa mondkomunumo, nun nombranta je 5 milionoj, estas
disvastiĝinta preskaŭ tutmonde.  Por pli da informo pri la
Bahaa mondkomunumo kaj sia modelo de ne-adversulaj demokratiaj metodoj
por mem-regado, iru al www.bahai.org <http://www.bahai.org/>  kaj al la
retloko de la Bahaa Esperanto-Ligo, http://www.bahaaeligo.bahai.de/
<http://www.bahaaeligo.bahai.de/> .

Por naci-lingve legi pri kaj vidi per fotoj la vivon de Baha'u'llah, iru
al www.bahaullah.org <http://www.bahaullah.org/> .



Bahaanoj kaj Esperanto.

Kvankam ne estas leĝe devige, ke Bahaanoj lernu Esperanton,
Baha'u'llah forte subtenis la principon de internacia help-lingvo, kaj
`Abdu'l-Baha, lia filo, eĉ lernis iom da Esperanto,
laŭdis D-ron Zamenhof, kaj urĝis, ke Bahaanoj subtenu kaj helpu
ĝian disvastigon.  Multaj famaj fruaj Bahaanoj sekvas lian
konsilon.  Post `Abdu'l-Baha, lia sekvinto kiel estro de la
Bahaa komunumo, Shoghi Effendi, iom lernis la lingvon kaj ade subtenis,
ke Bahaanoj lernu kaj uzu Esperanton.  Post li, la Universala Domo de
Justeco estas ade subteninta la saman principon.  Honeste, tamen, tro da
Bahaanoj ankoraÅ­ pensas pri Esperanto nur en la kadro de iu ebla
estonta oficiala help-lingvo kaj pro tio ne emas agi ĝis kiam la
komunumo de naci-ŝtatoj pretas agi oficiale.  Pro tio, kaj
ankaÅ­ pro la fakto, ke la Angleza estas nun tiel forta kiel
internacie konata lingvo, ili ofte restas nekonsciaj pri la tutmonda
disvastiĝo de Esperanto, pri la agadoj de la Esperanta Movado, kaj
pri la nunaj bonaj efikoj kaj avantaĝoj de Esperanto kiel,
ekzemple, helpo al la edukado de siaj infanoj rilate al la konceptoj de
Ter-Komunumo kaj de la Kulturo de la Paco.  Je tiu ĉi 125-a
datreveno de Esperanto, la komunumo de Bahaanaj Esperantistoj tra la
mondo reduobligas siajn klopodojn por disvastigi inter aliaj Bahaanoj la
scion kaj entuziasmon pri Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj.



Retlokoj por la Ter-Komunuma Kalendaro kaj por Ter-Komunumaj Diskutoj

Por retloko kaj diskutgrupo temanta pri mia kompleta listo de tutmondaj
specialaj okazaĵoj starigitaj kaj solenitaj fare de la
Unuiĝintaj Nacioj aŭ de Ne-Registaraj Organizaĵoj, bonvole
iru al kaj aniĝu kun
http://groups.yahoo.com/group/United-Nations-Earth-Community-Calendar
<../United-Nations-Earth-Community-Calendar> .   La Kalendaro estas nun
en la Angleza sed finfine ankaÅ­ estos en Esperanto.

Por paralela diskutgrupo temanta pri la ada kaj progresema plibonigado
de la procezo de homa mem-regado je ĉiuj niveloj kaj pri la
konstruo de daŭriĝebla Ter-Komunumo, bonvole iru al kaj
aniĝu kun http://groups.yahoo.com/group/Build-Earth-Community
<../Build-Earth-Community> , aÅ­ Esperantlingve,
http://groups.yahoo.com/group/MondaFamilio <../MondaFamilio> .

Por respondi al tiu ĉi elsendo, bonvole uzu la e-poŝtadreson
[email protected] <mailto:[email protected]> .

# # #



[Verkita fare de John Dale, kiu persone respondecas por ĝiaj
enhavoj.]
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.