Por informo kaj disvastigo
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
*EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO* Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo /INTER UTOPIO KAJ REALO. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo./ BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj sortimentoj. La solena malfermo de la ekspozicio okazos *ĵaŭdon, la 14an de junio 2012, 19.00 h* en la biblioteko (Ludwigstr. 16, D-80539 München, Germanujo) far D-ro Rolf Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentos kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referato pritraktos la temon „Kio estas kaj kiu-cele oni okupiĝas pri interlingvistiko?“ *Vendredon, la 15an de junio*, okazos tut-taga simpozio kun prelegoj de Prof. D-ro Heiner EICHNER, Universitato de Vieno Reinhard HAUPENTHAL, iama instru-komisiito por esperantologio kaj interlingvistiko, Universitato de Sarlando D-ro Ulrich LINS, historiisto, Bad Godesberg Mag. Herbert MAYER, gvidanto de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo de Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno Prof. D-ro Gerhard F. STRASSER, Pennsylvania State University, Ludwig-Maximilian-Universitato, Munkeno La prelegoj aperos libro-forme en volumo akompananta la ekspozicion (prezo: ĉ. 20,-- €). Aliĝoj okazu jene: 1) por la solena malfermo: [email protected] <mailto:[email protected]> 2) por la simpozio: [email protected] <mailto:[email protected]> En la reto sam-tempe okazos virtuala ekspozicio. Detaloj en la germana kaj en Esperanto: http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html Detaloj en la angla: http://www.bsb-muenchen.de/Detailed-information.403+M55ef4ef2898.0.html -- /renato corsetti/ /via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/ /[email protected]/ [Non-text portions of this message have been removed]