EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTE KO

Renato Corsetti <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <[email protected]>
*EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO*
Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de Prelato Johann Martin 
Schleyer (1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de 
Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion 
sub la titolo /INTER UTOPIO KAJ REALO. Konstruitaj lingvoj en 
globalizita mondo./ BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj 
bibliotekoj de la mondo: ĝi posedas unu el la la plej riĉaj plan-lingvaj 
sortimentoj.
La solena malfermo de la ekspozicio okazos *ĵaŭdon, la 14an de junio 
2012, 19.00 h* en la biblioteko (Ludwigstr. 16, D-80539 München, 
Germanujo) far D-ro Rolf Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La 
biblioteka koruso prezentos kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka 
referato pritraktos la temon „Kio estas kaj kiu-cele oni okupiĝas pri 
interlingvistiko?“
*Vendredon, la 15an de junio*, okazos tut-taga simpozio kun prelegoj de
Prof. D-ro Heiner EICHNER, Universitato de Vieno
Reinhard HAUPENTHAL, iama instru-komisiito por esperantologio kaj 
interlingvistiko, Universitato de Sarlando
D-ro Ulrich LINS, historiisto, Bad Godesberg
Mag. Herbert MAYER, gvidanto de la Kolekto por Planlingvoj kaj 
Esperanto-Muzeo de Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno
Prof. D-ro Gerhard F. STRASSER, Pennsylvania State University, 
Ludwig-Maximilian-Universitato, Munkeno
La prelegoj aperos libro-forme en volumo akompananta la ekspozicion 
(prezo: ĉ. 20,-- €).
Aliĝoj okazu jene:
1) por la solena malfermo: [email protected] 
<mailto:[email protected]>
2) por la simpozio: [email protected] 
<mailto:[email protected]>
En la reto sam-tempe okazos virtuala ekspozicio.
Detaloj en la germana kaj en Esperanto:
http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html
Detaloj en la angla:
http://www.bsb-muenchen.de/Detailed-information.403+M55ef4ef2898.0.html



-- 

/renato corsetti/
/via del castello, 1 00036 palestrina, italujo/
/[email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.