kun-veturi al verdaj ferioj --> kursoj kaj aktivaĵo j dum semajno ĝis monato
Bert Schumann <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAJ7TFkxVsQ3-YsFuN5foF1QtZh5L=kHzzSD39crsyjM5jgp+Mg@mail.gmail.com> |
Se vi daŭre *ne* dekretis kien fuĝi dum via somera libertempo,
kun via tuta klano, nur pare duope aŭ tut-aŭtonomie unuope,
direktu vian binoklon sur tiun som-eran retej-eron:
gresillon.org/somero
Ne postulatas flustri en Esperanto por penetri en tiun mitan muraron.
Vi povas eĉ lerni "la langue française", gutar-improvizon aŭ la lokan reĝan
historion.
Venu por tajli marionetojn, por klaŭni, por teatrumi aŭ multo pli.
Deviga E-kurso por tiuj kiuj ne scias artikulacii "bonaj tagon".
Pli serioze tamen:
Partoprenantoj el dudeko da urboj kaj kvino da landoj
akceptas kunporti aliulojn en sia aŭto
aŭ mem serĉas eblon kun-veturi ĝis kastelo Greziljono
Se vi interesiĝas, bv skribi al Bert <[email protected]>
kun kopio al la kastelo <[email protected]>
Ni atendas vin
Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono
- - -
Maison Culturelle de l'Espéranto
château de Grésillon
45159 SAINT MARTIN D’ARCE
France
http://gresillon.org
.
.