Deklaro pri Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio (Italio)
ufficio stampa Era onlus <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CACNSAiW9xxmcu8XZdHN7YQ-MAdQjb-Fv_zFP6twuWTciWCbPrg@mail.gmail.com> |
*Saluton al chiuj. Tiu chi estas la lasta deklaro de Esperanto Radikala Asocio rilate al Esperanto, Esperantismo kaj al la lingva problemo tutmonde. Ni esperas ke tio interesu al vi!* *Amike* *Esperanto Radikala Asocio * ** *Lingva demokratio: desubismo kaj desuprismo estas senvalorighintaj kategorioj, la shlosilvorto estas “strebi al la koro” de la problemo.* «Ne temas plu pri desuprismo au desubismo, necesas prefere iri al la radiko de la internacia lingva problemo». Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio, intervenas en la senfina debato inter “desuprismo”, konvinko, lau kiu oni devas enkonduki Esperanto de supre, pere de politikaj decidoj pli au malpli impostaj, kaj “desubismo”, ideo, lau kiu Esperanto devas disvastighi tra la civitana socio pere de movado de sube, kiu kondichu ankau la politikajn elektojn. «Kun la premiso, ke desuba movado ne maleblas desuprajn politikajn decidojn, kaj inverse, la urgheco kaj neceso de Internacia Lingvo por Federacia Europo ne povas esti plu prokrastita flanke de tiaj debatoj, eksteraj al la nuna dimensio de la problemo. Oni necesas konstati, ke plurlingveco, kiun Europa Komisiono paradas kaj pri kiu insistas ankau Europa Esperanto Unio, praktike solvighis per trudordono de la nura kaj sola angla lingvo. Tio okazas kaj en la labormerkato, kiu ofte suferas de manko de jura reguligo pri lingvoj kaj lingvaj rajtoj, kaj, ech pli serioze, en la kadro lerneja kaj eduka, kie la rekomendoj de la Komisiono al trilingveco daure estas ignoritaj favore al la enkonduko de la frutempa lernado de la angla en bazaj lernejoj kaj de universitataj kursoj nur en la angla. Tiuj chi estas politikoj de la tri lastaj italaj ministroj pri Instruado, Moratti, Gelmini kaj Profumo, kiuj klopodas igi akcesora la italan lingvon, kaj nepre necesa la anglan lingvon, senzorgaj pri diskriminacio kaj perdo de agadsfero, kiuj el tio originas. «La problemon, ekonomian, demokratan, socian kaj de egalaj shancoj, oni devas solvi che ghia radiko. Esperanto devas ighi oficiala Federacia Lingvo de la Unuighintaj Shtatoj de Europo, parolata de la civitanoj kaj de tiuj, kiuj prenas politikajn decidojn. Tiu chi estas LA vojo por gardi la lingvajn kaj kulturajn diversecojn kaj samtempe por dialogi egalece kaj demokrate inter liberaj popoloj kaj homoj. Esperanto federacia lingvo europa: tiu estas la slogano-objektivo, kiun chiuj esperantistoj devas ripeti chie, kvazau estus mantro. Al tiu celo ili devas doni politikajn krurojn sen delegi al aliaj, kaj ne farante la saman eraron de la Europa Federalisma Movido, kiu rezignis al eniro en la politika areno», konkludis Giorgio Pagano. -- -------------------------------------------------------- Associazione radicale "Esperanto" Italia: Via di Torre Argentina 76 - Roma 00186 Tel.0668979311 Fax: 0623312033 cell. 3490857976 Belgio: 54 Rue du Pepin - B-1000 Bruxelles USA: United Plaza, Suite 408 - 10017 New York www.democrazialinguistica.it