Festu la novan jaron en Xanten, apud la german-nederlanda landlimo!
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! Kutime al la Novjara Renkontiĝo venas inter 150 kaj 200 partoprenantoj, el deko da landoj aŭ pli, inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj, sed ankaŭ junaj plenkreskuloj, mezaĝaj kaj pli aĝaj partoprenantoj. Bela kuneco de la generacioj kun tre diversaj programeroj, tuta semajno da internacia etoso kaj komuna festado :-) Ĉi-foje ni kunvenos en Xanten, urbo kun romia historio, proksime al Nederlando kaj Belgio - do ideala por internacia kunveno, kiu okazos de la 27-a de decembro 2012 ĝis la 3-a de januaro 2013. Ĝis nun aliĝis sesdeko da homoj, du trionoj de ili el ekster Germanio, triono infanoj kaj junuloj ĝis 20 jaroj. Prelegoj, teatro, koncertoj, kursoj... Estos diversaj prelegoj kaj kursoj, lingvokursoj por pluraj niveloj, ekskurso al la urbo Xanten kaj ties historia parko pri romia historio, granda oferto de laborgrupoj por infanoj kaj kompreneble vesperaj programeroj kiel silvestra festo, (pup)teatraĵo, pluraj koncertoj (JoMo, Tone kaj Patrick, de la grupo Dolĉamar), ludoj, muzika kaj internacia vespero. Jen la pasintjaraj programeroj kiel ekzemplo, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#programeroj_anoncitaj . Ĉu ankaŭ vi ŝatus kunfesti? Eble ĵetu rigardon al la jamaj aliĝintoj ĉe http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr11.php kaj tiam: Ek al la aliĝformularo ĉe http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo . Venonta limdato de aliĝkategorio: 9-a de septembro. Do ne tro hezitu! Kaj se vi havas iajn demandojn: Volonte mi respondos! Plu ĝuu la fino de la somero Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj http://www.esperantoland.org PRINTEMPE SOMERE Novjara Renkontiĝo (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) ------------------------------------