Eŭropa Tag o de Lingv oj - 26-a de septemb ro
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Hello everyone. Message by Renato Corsetti and others. Please help if you can do Brian
Bonvolu plusendi al viaj landaj listoj kaj tie diskuti pri la
fareblaĵoj
===============================================================
Karaj geamikoj,
mi iom kunmetis antaŭajn mesaĝojn pri ĉi tiu temo.
Ĉiujare je la 26-a de septembro oni festas la "Eŭropan Tagon de la
Lingvoj".
http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropa_Tago_de_Lingvoj
http://ec.europa.eu/languages/orphans/european-day-of-languages_en.htm
Partopreni povas ĉiuj: http://edl.ecml.at/Participate/Whocanparticipate/tabid/1765/language/en-GB/Default.aspx
Ĉiu ajn organizaĵo, asocio k. a. povas organizi iun eventon okaze de
la Eŭropa Tago de la lingvoj kaj registri ĝin en la datenbazo. Tio
signifas, ke ekzemple la Esperanto-grupoj de Stuttgart, Birmingham,
Barcelona, Praha, Warszawa aŭ Riga (kompreneble ankaŭ la landaj
Esperanto-asocioj) povas organzi iun eventon kun la temo "125-jaroj
Esperanto".
Oni povas aldoni aliajn agadojn, kiel ekzemple skribi al la
parlamentanoj de la EU, al la gazetaro, ktp.
Ĉe la paĝo http://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/ctl/Edit/mid/3439/language/en-GB/Default.aspx oni
povas registri la organizatajn eventojn okaze de tiu tago.
Ĉu ne estus taŭga ideo registri prelegon pri la temo "125 jaroj
Esperanto" aŭ alia temo de via landa aŭ loka Esperanto-organizaĵo,
eventuale kunlabore kun aliaj? Se vi registras eventon kun la temo
"125-jaroj Esperanto" ankaŭ temus pri bona okazo informi la lokan
gazetaron.
Brian Barker, Martin Schaeffer, Renato Corsetti
Projekto 125 de UEA
--
renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
[email protected]
--
Por malaboni la grupon, skribu al : [email protected]
Por vidi aliajn eblecojn, vizitu la grupon je : http://groups.google.fr/group/europo2?hl=eo