11-a NR: Ĝis nun 111 aliĝintoj el 11 land oj :-)
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton!
Ĉi-jarfine okazos la jam 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand
en Xanten, Germanio (inter Düsseldorf kaj Nijmegen). Estos unu semajno
de bela internacia kunestado, de la
27-a de decembro 2012 ĝis la 3-a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
11-a NR: Ĝis nun 111 aliĝintoj el 11 landoj
Intertempe aliĝis jam 111 homoj el 11 landoj al tiu ĉi 11-a NR - jes
estas ĝuste tiom aktuale, vere :-))) Bela internacia miksaĵo - 36 el
Germanio, 27 el Belgio, 15 el Francio, 9 el Svislando, 8 el Nederlando,
5 el Hispanio, 5 el Luksemburgio... Aliĝis jam 40 infanoj kaj junuloj
ĝis 19 jaroj.
Se vi volas vidi, kiu venos, jen la listo de la plej multaj aliĝintoj,
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr11.php . Sube la
aĝostatistiko.
Kaj jen la listo de junuloj kaj junaj plenkreskuloj, por kies deziroj
ekzistas la programeroj de la Novjara Internacia Semajno (NIS),
http://www.esperantoland.org/nis/partoprenantoj_nis4.php .
Tri koncertoj, kursoj, prelegoj, ekskursoj ...
Ĉi-foje estos tri koncertoj, de Tone, JoMo kaj de Patrik (de la grupo
Dolĉamar). Estas krome jam listo de dudeko da kursoj kaj prelegoj, kiun
vi povas vidi ĉe
http://www.esperantoland.org/nr/#programeroj_anoncitaj . (Aldoniĝos al
la tie videbla programo certe deko da specialaj ofertoj por infanoj kaj
junuloj kaj pliaj programeroj por plenkreskuloj.)
Ni faros ekskurson al la Arkeologia parko de Xanten
<http://www.apx.lvr.de/> , kiu memorigas ĉefe pri la romia historio de
la urbo, kaj certe iom plu esploros la regionon.
Ĉion ĉi preparas por vi la sperta teamo de Christoph Frank, Betti
Maul-Propadovic kaj Nicky Janssen - kun multaj tre afablaj helpantoj.
Grandan dankon al ĉiuj!
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Kompreneble estos lingvaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj
konversacia rondo - por iom subteni la lingvo-lernadon en EsperantoLando.
"Belega loko"
Tion almenaŭ asertas André Müller: "Estas BELEGA loko! La IS antaŭ
kelkaj jaroj iam estis tie kaj ĝi estis unu de miaj plej ŝatataj
junulargastejoj en Germanio. Mi do povas rekomendi ĝin." Nu, kial ne
sekvi tiun rekomendon?! (Kaj eble legu pliajn komentojn sur la
Facebook-paĝo https://www.facebook.com/events/276382699102901/ kaj eble
mem skribu tie.)
Venontdimanĉe: Fino de aliĝperiodo
Ĉu ĉio ĉi sonas alloge al vi? Nu, ne tro hezitu - ni iom ŝovis, sed
venontdimanĉe, je la 7-a de oktobro, tamen finiĝos la aktuala aliĝperiodo.
Aŭ ĉu vi havas ankoraŭ demandon? Volonte mi respondos al vi :-)
Ĉion plej bonan al vi, ĝuu la vivon
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org
PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Esperanto-libroj http://www.esperantoland.org/eo/libroj/