Ĉu Esperan to estas l a lingvo p lej forte kreskinta dum la pas inta jarce nto?
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Lu Guinness Book of Records. Se vi povus provizi malneton, mi tradukos anglen. Kore salutas Brian To: [email protected] From: [email protected] Date: Mon, 4 Mar 2013 13:46:50 +0100 Subject: Re: (informado) Ĉu Esperanto estas la lingvo plej forte kreskinta dum la pasinta jarcento? Multan dankon pro la tri subtenoj de mia propono! Ni konsciu, ke ne estas certe, ke ni sukcesos pri tio - sed se tri homoj konsentas, ni ja provu. Ofte agoj laŭ mia sento okazas iom haste. Mi proponas, ke ni tute trankvile diskutu la aferon, kion specife ni proponu kaj kiel ni formulu tion (lingve verŝajne la karaj anglalingvuloj Brian kaj eble Neil havos gravan rolon). Amike Lu __ Am 04.03.2013 13:32, schrieb Mikaelo Lineckij: Re: (informado) Cu Esperanto estas la lingvo plej forte kreskinta dum la pasinta jarcento? Kara Lu, Vi skribis 4 березня 2013 р., 3:41:06: Saluton! En 1887 Esperanto havis ĉ. unu ĝis kvin parolantojn kaj do ĝia lingvokomunumo estis unu el la plej malgrandaj de la mondo. Hodiaŭ nia lingvo aperas laŭ la uzado en unu el la cent unuaj lokoj. Mi iom skribis pri tio en vikipedio ĉe Statistiko de Esperantujo (kaj pri nia hodiaŭa pozicio iom supre). Mi havas la impreson, ke tia progreso de unu el la lastaj lokoj al unu el la cent unuaj ene de nur 125 jaroj ne jam okazis en la monda historio. Mi demandas min, ĉu indas provi konvinki la redakcion de Guinness Word Records , ke ili menciu tion en la libro. Ĉu? La ideo estas bona kaj tute ne fikcia... Ĉu la registro en la Libro estas pagata? Se jes, kiom, ĉu sciatas? Amike, Mikaelo Lineckij ***************************** Mikaelo Lineckij, gvidanto de Klerig-kultura centro "Esperanto" posxtelefonoj: +38063-8493193, +38096-7494158 Skype m-urso Bonvenon al www.lineckij.org.ua (ukrainlingve+Esperanto) ******************************************* * SE VI VOLAS HAVI IUN REZULTON, FARU ION!* ******************************************* -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj http://www.esperantoland.org PRINTEMPE SOMERE Novjara Renkontiĝo (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS)