Re: ?u Esperanto estas la lingvo plej forte kreskinta dum la pasint
ro-esp <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
> Posted by: "Dirk Bindmann" [email protected] dirk_bindmann > Date: Mon Mar 4, 2013 11:09 am ((PST)) > > Antau kelkaj jaroj mi provis menciigi aliteman rekordon en Guinness World > Records. Vane. Bedaurinde mi ne scias la kialon de mia malsukceso, char la > redakcio ne klarigas siajn decidojn. > > Ebla rekordo "Esperanto estas la lingvo plej forte kreskinta dum la > pasinta jarcento" estas, lau mia opinio, malfacile defendebla. Vi bezonas > pruveblajn nombrojn (ne supozojn) de Esperanto-parolantoj en la komenco > kaj en la fino de la 20-a jarcento. Krome vi devas kompari tiujn nombrojn > kun tiuj de aliaj lingvoj. Chu vi certas, ke ekzemple la hebrea lingvo ne > pli forte kreskis dum la pasinta jarcento? Krome necesas pli specifaj > difinoj de la konceptoj "kresko" kaj "lingvo". Vi certe ne celas absolutan > kreskon, sed nur relativan. Alikaze eblus la kontraua argumento, ke dum > unu jaro de la pasinta jarcento pli multaj chinaj infanoj kreskigis la > mandarenan ol esperantistoj kreskigis Esperanton dum tuta jarcento. Kion > pri lingvoj, kies statuso kaj aplikado shanghighis pro politikaj motivoj. > Ekzemple la bosna kaj la indonezia. Antau la 20-a jarcento ne ekzistis la > koncepto de indonezia lingvo; nun ghi estas parolata de multaj milionoj. > Tamen, tiuj milionoj ne kreskis el nulo. Pravaj komentoj. Nu, provizore ni gxoju ke esperanto estas menciata kiel unu el la tri plej facilaj lingvoj de la mondo (kune kun la ajmara kaj papiamentu/o, se mi bone memoras). gxis, Ronaldo N -- http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net ------------------------------------