12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, 20 13/14
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! La 12-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis 3-a de januaro 2014, vendredo ĝis vendredo en Saarbrücken, samtempe kaj samloke kun la 5-a NIS, la programo por junuloj. Ĉi-foje NR denove estos multe pli proksima al Francio, ja fakte Saarbrücken estas landlima urbo... Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando ĉi-foje pli proksimas. Ni do esperas, ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj... Jen la informa paĝo kun aliĝilo . Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj... Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS... Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo? Do venu al la 12-a NR! Jen la listo de la proksimume 80 programeroj de la pasinta NR/NIS en Xanten, por ke vi havu ideon pri la programoferto. Ĉion bonan al vi kaj esperinde ĝis revido (plej laste) dum NR/NIS , por la organiza teamo de NR/NIS Lu -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj http://www.esperantoland.org PRINTEMPE SOMERE Novjara Renkontiĝo (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) __._,_.___ Your email settings: Individual Email|Traditional Change settings via the Web (Yahoo! ID required) Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to Fully Featured Visit Your Group | Yahoo! Groups Terms of Use | Unsubscribe __,_._,___