Gazetara k ampanjo ci rkaŭ la Un iversala K ongreso
Brian Barker <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Kiel aperigi artikolojn pri Esperanto en
la gazetaro de via regiono
Danke al la kunlaboro inter Brian Barker kaj Emilio Cid rilate
al la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso io
relative granda estas okazanta. Vi ĉiuj povas profiti de tiu tre
forta gazetara kampanjo de UEA por sukcese kaj senpage aperigi
artikolojn pri Esperanto en via regiono.
- Se vi iros al http://uea.org/vikio/Projekto_126_-_Justa_Komunikado
vi trovos ĉiujn proponojn de Brian pri tekstoj al la gazetaro
kaj pri grafikaj simboloj por afiŝoj kaj pro la Tago de
Esperanto (26 de julio).
- Se vi iros al www.gazetaro.co.nr vi
trovos proponon por artikoloj al viaj lokaj gazetoj pri la
fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos eksterlanden al
internacia kongreso, kie miloj da homoj el cento da landoj
diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.
La artikolo estas jam tradukita al pluraj lingvoj.
- Se vi iros al la grupo en Fejsuko/Vizaĝlibro/Facebook https://www.facebook.com/groups/gazetaro
vi trovos la grupon de homoj, kiuj interesiĝas pri la kampanjo.
Ni sugestas ke vi sendu la artikolojn al la gazetaro tuj post la
20a de junio. Indas unue telefoni al la redakcio, informi pri
la temo kaj demandi, al kiu oni sendu. Post kelkaj tagoj
telefoni denove por demandi ĉu ĝi bone alvenis, kaj ĉu estas
aldonaj demandoj pri la temo aŭ pri Esperanto.
Kunlaboru kun UEA pri informado!
~~~
renato corsetti
[email protected]
--
--
Por malaboni la grupon, skribu al : [email protected]
Por vidi aliajn eblecojn, vizitu la grupon je : http://groups.google.fr/group/europo2?hl=eo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Europo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to [email protected].
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.