Gazetara kampanjo cirkaŭ la Universala Kongr eso

Renato Corsetti <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <[email protected]>
Bonvolu plusendi al viaj landaj kaj lokaj listoj
==========================================


*Kiel aperigi artikolojn pri Esperanto en la gazetaro de via regiono
*
Danke al la kunlaboro inter Brian Barker kaj Emilio Cid rilate al la 
Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso io relative 
granda estas okazanta. Vi ĉiuj povas profiti de tiu tre forta gazetara 
kampanjo de UEA por sukcese kaj senpage aperigi artikolojn pri Esperanto 
en via regiono.

- Se vi iros al http://uea.org/vikio/Projekto_126_-_Justa_Komunikado vi 
trovos ĉiujn proponojn de Brian pri tekstoj al la gazetaro kaj pri 
grafikaj simboloj por afiŝoj kaj pro la Tago de Esperanto (26 de julio).

- Se vi iros al www.gazetaro.co.nr vi trovos proponon por artikoloj al 
viaj lokaj gazetoj pri la fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos 
eksterlanden al internacia kongreso, kie miloj da homoj el cento da 
landoj diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.  
La artikolo estas jam tradukita al pluraj lingvoj.

- Se vi iros al la grupo en Fejsuko/Vizaĝlibro/Facebook 
https://www.facebook.com/groups/gazetaro vi trovos la grupon de homoj, 
kiuj interesiĝas pri la kampanjo.

Ni sugestas ke vi sendu la artikolojn al la gazetaro tuj post la 20a de 
junio.   Indas unue telefoni al la redakcio, informi pri la temo kaj 
demandi, al kiu oni sendu.   Post kelkaj tagoj telefoni denove por 
demandi ĉu ĝi bone alvenis, kaj ĉu estas aldonaj demandoj pri la temo aŭ 
pri Esperanto.

Kunlaboru kun UEA pri informado!

~~~

/renato corsetti/
/[email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.