Ĉi-jara SOMERE: 2-a ĝis 10-a de aŭgust o (vendredo ĝis sabato) en Dahlem-Baasem (Eife l)

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Saluton!

La ĉi-jara, 11-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo) okazos de la
2-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 (vendredo ĝis sabato)
en Dahlem-Baasem (Eifel-regiono, sude de Kolonjo).
(Tie jam plurfoje okazis PRINTEMPE.)
Estas bela domo kun propra naĝejo, supre de monto kun rigardo al vasta valo.
Eblos tranokti en la domo kaj ankaŭ en (propra) loĝaŭto.

La programo estos simila kiel kutime: Dolĉa nenionfarado :-) 
interrompita per manĝoj - kutime bonaj en la domo - kafumado, babilado, 
baniĝo en la doma naĝejo, diversaj prelegoj kaj aliaj proponoj, 
lingvo-kursoj (prizorgos Gunter Neue), promenoj, ekskursoj en la 
regiono... Ni esperas, ke plaĉos al vi ankaŭ ĉi-jare :-)

Detalojn vidu ĉe http://esperantoland.org/somere/

Kelkaj aliĝintoj jam troviĝas ĉe
http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere11.php
Ĉu ŝatos veni ankaŭ vi?

Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revidiĝo dum SOMERE

Lu

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)



------------------------------------
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.