5 semajnoj en julio-augusto por lerni, aktivi, amikighi en franca E-kastelo Greziljono
Sekretario de la Esperanto-KulturDomo <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <CAGjtacUkGozR-FXWKGUSeJ0GJPGyqPCCqaQHWLAjaJKOqP3-0g@mail.gmail.com> |
Saluton ! Varian someron programon dum 5 semajnoj en julio kaj aŭgusto: ree ofertas kastelo Greziljono (Esperanto-kulturdomo okcidente de Parizo), nome : Teatrumado (aktora kurso kun e-ista profesiulo). Prelegoj kun diskutoj pri alternativaj temoj. Tuttagaj ekskursoj per buso al la reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kun profesia e-ista ĉiĉerono. Kantado, dancado, plastika arto, skeĉoj. Koncerto de E-kanzonoj, farso pri UKoj, teatraĵo Galileo. Aparte por infanoj: fari bastonpupojn, banado en lagoj, amuzaj aktivaĵoj, masko muldita sur via vizaĝo. Tajĝiĉuano, retpilko, tabloteniso, piedpilko, migrado en propra arbaro. Kaj en ĉiu semajno : Esperanto-kurso en pluraj niveloj matene, praktikado posttagmeze. Se nenio logas vin, tiam babilu, kafumu, promenu en la parko aŭ ripozu. Inter sabato, la 6a de julio kaj 17a de augusto 2013. En malnova kastelo kun rigardo al lago kaj kun bela granda parko kaj arbaro. Eblos tranokti en la kastelo aŭ en via tendo au loĝaŭto sur granda herbejo. Vegetara manĝo laŭ elekto, en 3a semajno ankaŭ vegana mangho Detalojn vidu ĉhe http://gresillon.org/somero En la paĝo de ĉiu semajno troviĝas mapo kun aliĝintoj kaj ebloj kunveturi. Ĝis baldaŭ en la fama Esperanto-kastelo Greziljono ! Château de Grésillon St. Martin d'Arcé 49150 Baugé en Anjou France +33-2.41.39.10.34 [email protected] . . . . .