INFORMITALE 181 - Augusto 2014 - SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto
Renato Corsetti <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
********************************************************* INFORMITALE 181 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio ********************************************************* SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto Fai della Paganella, Trento, 23-30 aŭgusto 2014 Ĉu vi jam enuis pri tro da suno kaj tro da maro en la italaj Esperanto-kongresoj de la antaŭaj jaroj? Pro tio ni pensis ĉi-jare oferti al vi sunon kaj montojn. Ne temas pri ordinaraj montoj sed pri montegoj, la Dolomitoj, en tute norda Italujo. La kongreso okazos en pli tradicia periodo kaj ĝi pritraktos la temon "Esperanto kaj novaj teknologioj". Estos la kutima troigo pri labor-grupoj, prelegoj, kulturaj eventoj, koncertoj kaj similaj, sed vi ĉiam povos, nerimarkite, eliri kaj promeni tra la montoj. Rigardu la paĝon: kongreso.esperanto.it <http://kongreso.esperanto.it> kaj aliĝu jam nun! La Loka Kongresa Komitato ~~~ /renato corsetti/ /[email protected]/