EsperantoLand-novaĵoj novembro 2013

Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
EsperantoLand-novaĵoj

Novembro 2013

(deutsch )

- 12-a

Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, kun la
5-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj,
27-a de decembro 2013 ĝis 3-a de januaro 2014

- 5-a

PRINTEMPE en Marienburg/Mozelo, pasko 2014 (14-a ĝis 21-a de
aprilo)

- MARO,

Mara Renkontiĝo, apud Mediteraneo, pentekosto 2014 (ĉ. 31-a de
majo ĝis 14-a de julio)

- 12-a

SOMERE en Dahlem-Baasem, dusemajna, 23-a de julio ĝis 6-a de
aŭgusto 2014

- Eble:

Vojaĝo en Maroko, ĉ. oktobro 2014

- Libroj

ĉe EsperantoLand

- Raportoj

pri FESTO (en Kelmis apud Akeno) en gazetoj kaj televido

- Amaskomunikilaj

rilatoj - kial gravas, kiel fari?

- Duolingo,

retejo por lingvolernado, tradukota al Esperanto

- Hermann

Behrmann, 1935 - 2013

----------

Komune festi la Novan Jaron - en Saarbrücken,
apud la franc-germana landlimo

Intertempe aliĝis pli ol cento da homoj al la ĉi-jarfina 12-a
Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 5-a Novjara Internacia Semajno (NIS),
la programo por junuloj en NR. Ĉi-jarfine okazos en Saarbrücken,
apud la franc-germana landlimo. Estas facile atingi Saarbrücken el
Francio - el Parizo trajnoj bezonas malpli ol du horojn. Sed ankaŭ
el Belgio, Nederlando kaj Svislando la loko atingeblas kutime en
duona tago.

Por junuloj: Novjara Internacia Semajno (NIS)

Pli kaj pli establiĝas tiu aranĝo por junuloj kaj junaj
plenkreskuloj, kiuj kreas kaj ĝuas sian apartan programon kaj
senprograman kunestadon. Ĉu ankaŭ vi ŝatos kunveni kun aliaj
junuloj proksime de la franc-germana landlimo?

Cento da programaj ofertoj

Ankaŭ ĉi-jare Novjara Renkontiĝo ofertos multfacetan programon - kun
supozeble denove cento da diversaj ofertoj. Vespere okazos interalie
koncertoj, kvizo, luda vespero kaj silvestra balo. Dumtage estos
dekoj da prelegoj kaj laborrondoj por plenkreskuloj, junuloj kaj
speciala programo por infanoj.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ankaŭ ĉi-foje estos lingvaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj
kaj konversacia rondo - por subteni la lingvo-lernadon en
EsperantoLando. Tiel eblas lerni kaj plulerni Esperanton kaj ĝui
internacian renkontiĝon.

Kiu jam aliĝis?

Jen listo de ĝisnunaj aliĝintoj al NR, http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr12.php
kaj al NIS http://esperantoland.de/nis/partoprenantoj_nis5.php
.

Se vi havas demandojn, volonte ni respondos. Jen la informpaĝoj, http://www.esperantoland.org/nr
kaj http://www.esperantoland.org/nis

Renkontiĝi super la valo de Mozelo dum pasko

Jam kelkfoje ni pasigis belajn Esperanto-renkontiĝojn en Marienburg,
kunvenejo sur monteto kun ambaŭflanka rigardo al Mozelo. Tie okazos
ankaŭ la venonta, 5-a PRINTEMPE, dum la semajno de la 14-a ĝis la
21-a de aprilo 2014 (lundo ĝis lundo; la 20-a de aprilo estos la
paska dimanĉo).

Okazos kelkaj prelegoj, promenoj kaj ekskursoj en la regionon. Krome
ni ĝuos la agrablan gastigon en la plaĉa kunvenejo.

Venu ĝui la printempon super la mozela valo :-)

MARO, Mara Renkontiĝo, apud Mediteraneo,
ĉirkaŭ pentekosto 2014

Malgranda Esperanto-renkontiĝo okazos dum la du semajnoj ĉirkaŭ
pentekosto en suda Francio, sur la duoninsulo de St. Tropez (ĉ.
31-a de majo ĝis 14-a de junio). Ni loĝos en privata feria domo
kun bela teraso kaj granda ĝardeno, 800 metrojn de la "blua
marbordo".

Se logas vin la ideo dum unu aŭ du semajnoj ĝui feriadon apud la
mediteranea maro en Esperanto-etoso, anonciĝu .

12-a SOMERE en Dahlem-Baasem, dusemajna, 23-a
de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2014

La venontjara Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE) estas planata
dum la du semajnoj de la 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2014
(merkredo ĝis merkredo). Ni volas reiri al la agrabla kunvenejo en
Dahlem-Baasem, kun endoma naĝejo kaj bela rigardo super la valon.
Estos kiel kutime kelkaj prelegoj, promenoj kaj ekskursoj en la
regionon.

Ĉu

vi ŝatos somerumi kun ni?

Vojaĝo en Maroko, ĉ. oktobro 2014

Ekestis la ideo fari vojaĝon al Maroko, dum unu aŭ du semajnoj
proksimume en oktobro 2014. Unua plano (por unu semajno) estas
alteriĝi en Tanĝero, viziti la urbon, la apudajn lokojn Asilah kaj
Chefchaouen por fini la vojaĝon en Rabat, http://goo.gl/maps/TX7JS
. Iom da vojaĝado, sed ankaŭ iom da pli trankvila restado kaj
promenado. Eble iam ni prezentu publikajn informprelegojn pri
Esperanto okaze de la vojaĝo.

Ĝis nun tio estas nur unua skizo, kiu ŝanĝeblas laŭ la deziroj de
interesitoj kaj la daŭro de la vojaĝo. Ĉu vi jam estis en Maroko?
Ĉu interesus vin?

Do

kontaktu nin kaj komuniku viajn ideojn pri la vojaĝo.

Libroj ĉe EsperantoLand

Fine de la sesdekaj jaroj la ĉi-junie bedaŭrinde mortinta Hermann
Behrmann (Hermano Bermano) verkis la lernolibron "Esperanto
programita", kiun li sukcese surmerkatigis. Li bone prizorgis la
lernintojn ankaŭ post la lernado, kadre de la asocio
Esperanto-Centro (Paderborn), interalie per libroservo. En 2003 la
asocio kuniĝis kun la laborgrupo "EsperantoLand", kies nomon ĝi
transprenis; Lu Wunsch-Rolshoven transprenis la prezidantecon de
la asocio; la libroservo restis aktiva.

Nia libroservo plu ofertas librojn, ĉefe eldonitajn antaŭ deko da
jaroj aŭ pli. Multaj el ili tamen plu estas interesaj verkoj,
ekzemple:

- El

la "Verda Biblio" , de Izrael Lejzerowicz.

Klasika satiraĵo pri la verda lingvo kaj ties popolo. Prezo:
4,50 €

- La

muzino . De Rikardo Ŝulco.

Granda kolekto de poezio originala kaj tradukita. Prezo: 19 €

- Gudrun .
De Johannes Vilhelm Jensen.

Klasika amromano de la nobelpremiito; pri juna danino. Prezo:
7,50 €

- Mediteranea

breviero . De Predrag Metvejević.

"La verkisto intencas kompreni Mediteraneon, estas ravita pri
ĝi, sed li ankaŭ klopodas precize difini signifojn, fiksi
limojn" (C. Magris). Prezo: 15 €

- El

verva vivo ĵurnalista , de Stefan Maul.

La fondinto kaj multjara ĉefredaktoro de "Monato" rakontas el
sia vivo. Prezo: 20 €

- La

kosmo kaj ni . Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo.
De David Galadí-Enríquez kaj Amri Wandel.

Unuafoje en Esperanto, kompleta manlibro pri teoria kaj praktika
astronomio. Prezo: 17 €

(Ekzistas nur limigita kvanto de tiuj libroj - ni do petas
pardonon, kaze ke iuj libroj elĉerpiĝos. - Pro vojaĝo ni forsendos
la librojn laŭ via mendo ekde venonta merkredo, 5-a de novembro.)

Eble ĵetu rigardon al nia oferto laŭ rubrikoj
aŭ al la kompleta

listo . Se vi interesiĝas pri iu libro, sed dezirus havi pli
favoran prezon, ni ĝojos pri via oferto. (Kaj se kontraste vi
ŝatos donaci al ni, ni kompreneble ankaŭ tre ĝojos... :-)

(Sube

plu en Esperanto )

Internationales Neujahrstreffen von
EsperantoLand in Saarbrücken

Ende des Jahres findet für eine Woche das 12. Internationale
Neujahrstreffen von EsperantoLand statt, vom 27. Dezember 2013 bis
zum 3. Januar 2014. Bisher haben sich 115 Teilnehmer angemeldet,
etwa 150 bis 180 werden daran teilnehmen.

Esperanto lernen in EsperantoLand

Im Programm sind auch Sprachkurse für Anfänger und
Fortgeschrittene sowie Konversation. So kann man gleichzeitig
Esperanto lernen und es schon ein wenig anwenden.

Reichhaltiges Programm: Konzerte, Vorträge, Ausflüge...

Im Programm sind etwa hundert verschiedene Angebote - unter
anderem Konzerte, Theater, Spaziergänge, Ausflüge...

Interesse? Einfach auf diese Mail antworten...

Raportoj pri FESTO (en Kelmis apud Akeno) en
gazetoj kaj televido

En Kelmis okazis meze de aŭgusto ĉi-jare la junulara kaj muzika
renkontiĝo FESTO, kun pli ol cent partoprenantoj el dudeko da
landoj kaj kun deko da koncertoj; organizanto estas la franca
Esperanto-Junularo kun helpantoj el multaj landoj. Pri FESTP
aperis raportoj en la belga (germanlingva) gazeto Grenz-Echo, en
la Akenaj gazetoj Aachener Nachrichten kaj Aachener Zeitung. Krome
la regiona televido raportis sabatvespere dum iom pli ol minuto.
Pri la tri lastaj publikigoj zorgis Lu Wunsch-Rolshoven,
prezidanto de EsperantoLand.

Aachener

Nachrichten kaj (sama teksto) Aachener

Zeitung (La raporto ĉe la televido WDR en
"Lokalzeit Aachen" bedaŭrinde ne plu haveblas rete.)

Amaskomunikilaj rilatoj - kial gravas, kiel
fari?

Amaskomunikilaj rilatoj, do la klopodado atingi publikigojn en
gazetoj, radio, televido kaj interretaj publikaĵoj, estas bona
bazo por la strebado konigi Esperanton kaj ĝian hodiaŭan
aplikadon. Amaskomunikiloj gravas, ĉar tiaj raportoj estas ofte la
unua loko por la inform-serĉado de aliaj ĵurnalistoj kaj de
interesitoj; bonaj artikoloj multe helpas eviti postajn malbonajn
raportojn pro tiu antaŭa informiĝo. Krome amaskomunikilaj rilatoj
estas tre efika rimedo de informado: Por ĉiu unuopa kontakto kun
homo el la publiko ĉe amaskomunikilaj rilatoj oni bezonas po nur
kelkajn sekundojn de laboro - afiŝoj, informiloj ktp. konsumas
multege pli da tempo.

Ĉefe gravas intense gazetarumi pri renkontiĝoj plej diversaj (tio
bedaŭrinde ofte mankas, multaj organizantoj ŝajne ne trovas la
tempon por tio, eble taksas ĝin malgrava, eble ne scias kiel fari
kaj ne serĉas iun, kiu pretas kaj kapablas fari). Gravegas ĉe tio
ripeta alparolado ankaŭ de ĵurnalistoj - mi (Lu Wunsch-Rolshoven)
eble tial ŝajne pli ofte sukcesas ol aliaj, ĉar mi unue
altelefonas la tri ĝis kvin plej gravajn amaskomunikilojn de la
regiono por baze informi kaj ekscii la plej bonan retpoŝtan
adreson, poste retsendas al ili skriban tekston, poste
retelefonas, ĉu ili bone ricevis kaj eble ŝatus havi pliajn
informojn - kaj eble fine altelefonas dum la renkontiĝo, ĉu ili
eble ŝatos veni... Eble tio estas mia kerna "sekreto" pri
ĉi-rilata sukceso - iom intense klopodi... Tion mi faras, ĉar laŭ
mi ja vere gravas amaskomunikilaj rilatoj - por atingi nian celon
de Esperanto-disvastigo kaj ankaŭ por permesi al aliaj civitanoj
bone informiĝi pri Esperanto kaj tiel havi la ŝancon decidi, ĉu
ili ŝatos lerni nian lingvon.

"Esperanto estas ĉiam bonvena - nur oni ne parolu pri tio, ke
Esperanto fariĝu tutmonda lingvo." Tion spontanee diris al
mi amiko, kiu sukcesis trifoje dum sia studado prezenti prelegon
pri Esperanto en seminarioj (mi demandis al li, kiel li sukcesis
pri tio). Ankaŭ en la komunikado kun la gazetaro: Se oni alparolas
la temon de tutmonda disvastiĝo, oni facile aspektas kiel iluziulo
kaj oni estigas negativajn rimarkojn kiel "ili ankoraŭ revas
pri...", "sed evidente tio malsukcesis". (Se oni iam volis fariĝi
ekzemple ĉefo de organizaĵo, oni aspektas pli pozitive, se oni ne
mencias tion; prefere oni diru nur, ke oni ja atingis tri ŝtupojn
de la hierarkia ŝtupetaro kaj ke horizonte videblas la kvara...)

Ĉiukaze mi sugestas okupiĝi pri amaskomunikilaj rilatoj, se vi
ŝatos tion - kaj mi volonte helpos per konsilado kaj eble ankaŭ
per verkado de tekstoj kaj estigo de kontaktoj kun ĵurnalistoj.
(Lu Wunsch-Rolshoven)

Duolingo, retejo por lingvolernado, eble
tradukota al Esperanto

Ekde du jaroj la retejo duolingo.com ofertas lingvolernadon,
aktuale la lingvojn franca, itala, hispana, portugala kaj germana
(kun la angla kiel instrulingvo) kaj krome la angla kiel lernata
lingvo kun la nomitaj lingvoj kiel instrulingvoj. Ne ekzistas pli
longaj lecionaj tekstoj kaj apenaŭ gramatikaj klarigoj - la
lernado funkcias kiel sinsekvo de etaj ekzercoj; ĉefe tradukado,
kelkfoje skribado de diktita frazo aŭ elekto de eblaj tradukoj.
Estas multaj ludecaj eroj en tio - vi gajnas poentojn por la
ekzercoj, rajtas fari maksimume kvar aŭ kvin erarojn en grupo de
dudek ekzercoj, konkurencas kun viaj amikoj kaj konatoj...

Kvankam kelkfoje la frazoj ne estas tute naturaj aŭ oni lernas
komence vortojn, kiuj ne tro gravas, tamen estas por multaj homoj
amuze trairi la lecionojn. Tutcerte oni ja lernas novajn vortojn
kaj frazostrukturojn kaj oni adaptiĝas al parolata lingvo, kiun
oni daŭre aŭdas.

Traduki la interreton

Post iom da tempo oni ofertas al la uzanto traduki realajn
tekstojn el la interreto aŭ prijuĝi alies tradukojn. Kaj tie kuŝas
la fina celo de la retejo Duolingo - estas la ideo tradukigi
grandan parton de la interreto uzante amason da libervolaj
tradukantoj, kiuj kompense por sia laboro plulernas fremdan
lingvon. La sistemo ne blinde fidas unu solan tradukanton, sed ja
la komunan opinion de deko da ili. Tiu vizio de grandkvanta
disponigo de la scio de la mondo en multaj lingvoj do signifas
kontribui al la rompado de lingvaj muroj - simile kiel Esperanto,
sed laŭ alia vojo, eble iom pli multlabora...

Ĉu en Esperanto?

En oktobro Duolingo anoncis, ke ili vastigos la oferton - en la
nun sekvanta ŝtupo oni enkondukos pli da instrulingvoj por la sama
seso da lerneblaj lingvoj. Inter la dudeko da eblaj instrulingvoj
troviĝas ankaŭ Esperanto. Se vi do volas kunlabori en la kreiĝo de
esperantlingvaj kursoj por kelkaj lingvoj, eble vizitu la
koncernan paĝon por
kunlaborantoj .

Duolingo anoncis, ke pli poste ĉi-jare ili komencos oferti ankaŭ
la lernadon de pliaj lingvoj, do ĉe la tradukoj la inversa
direkto; supozeble en tio ili uzos la materialon kreitan en la
nuna fazo. Kaj, ĉiukaze, estos certe bona progreso por Esperanto,
se oni ne nur povos lerni la lingvon ekde multaj naciaj lingvoj,
sed se same naciajn lingvojn oni povos lerni pere de Esperanto,
interrete kaj senkoste.

Jen la Laborgrupo

por Duolingvo en Esperanto ĉe Facebook .

Hermann Behrmann, 1935 - 2013

La 29-an de junio mortis Hermano Bermano (Hermann Behrmann). Dum
la sepdekaj jaroj li fondis en Paderborno la asocion
Esperanto-Centro, kiu ekde 2003 portas la nomon EsperantoLand; li
prezidis la asocion dum pli ol du jardekoj kaj ĝis sia morto estis
ties vicprezidanto.

Fine de la sesdekaj jaroj li verkis la lernolibron "Esperanto
programita", kiu longe furoris en Germanio dank' al lia bona
varbado; iutempe ĉiuj estraranoj de Germana Esperanto-Junularo
(GEJ) estis lernintaj surbaze de tiu lernilo. Li eldonis la
Specialan Cirkuleron por lernintoj kaj amikoj de Esperanto,
organizis regionajn kunvenojn por ili kaj fondis internacian
libroservon kaj abonservon. Dum multaj jaroj li aranĝis
grupvojaĝojn al Universalaj Kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj.

Aldone al la serio de "Esperanto Programita" kun kvar kajeroj kaj
sonmaterialo Bermano eldonis plurajn dekojn da libroj, el kiuj
multaj estis verkitaj aŭ tradukitaj de Rikardo Ŝulco (Richard
Schulz), ĉefaganto de la Analiza Skolo. Kelkajn pliajn librojn
Bermano mem verkis aŭ kunverkis. "Esperanto programita" estis
tradukita interalie en la nederlandan, anglan kaj portugalan kaj
ĝia stilo servis kiel inspiro por la lernokajeroj "Esperanto -
Schritt für Schritt" de GEJ (paŝo post paŝo).

Per sia multflanka agado por la popularigo kaj lernado de
Esperanto Hermano Bermano metis la bazon por la kresko de la
Germana Esperanto-Junularo dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. En
la ejo de Esperanto-Centro en Paderborno Hermano dum pluraj jaroj
gastigis la oficejon de GEJ kaj ties laborsemajnfinojn. En 1995
Germana Esperanto-Asocio agnoskis liajn atingojn per meritmedalo
de GEA.

Profesie Hermano Bermano estis instruisto en bazlernejo. Post la
pensiiĝo li translokiĝis al Berlino kaj dum la lastaj jaroj loĝis
en Dresdeno.

Hermano Bermano havas grandajn meritojn por la evoluigo de la
germana kaj internacia Esperanto-komunumo. La asocio, kiun li
fondis kaj poste prezidis dum pluraj jardekoj,
Esperanto-Centro/EsperantoLand, honore memoros lin kaj lian
laboregon.

Pliaj informoj en la vikipedio .

----------

Respondilo pri renkontiĝoj kaj vojaĝoj

(Metu X-ojn aŭ enskribu informon; kaj resendu al ni)

Mi interesiĝas pri la jenaj ofertoj de EsperantoLand

O NR 2013/14

O NIS (la porjunulara parto de NR)

O PRINTEMPE 2014

O MARO 2014

O SOMERE 2014

O Vojaĝo al Maroko

Rimarkoj: _______________________________________________

Nomo:

Retpoŝta adreso:

--

EsperantoLand

Internaciaj ferioj

www.esperantoland.org

Novjara Renkontiĝo (NR)

Novjara Internacia Semajno (NIS)

PRINTEMPE

SOMERE

__._,_.___

Your email settings: Individual Email|Traditional

Change settings via the Web (Yahoo! ID required)

Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to Fully Featured

Visit Your Group |
Yahoo! Groups Terms of Use |
Unsubscribe

__,_._,___
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.