Artfajraĵo de gimnastiko "Esperanto" spe ktita de 200.000 homoj en Germanio. Novjaraj pe nsoj pri Esperantujo kaj ĝia estonteco
Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Organization | EsperantoLand |
| Message-ID | <[email protected]> |
Saluton! Fine de decembro 2013 kaj dum januaro ĝis hodiaŭ okazis en Germanio turneo de gimnastika prezento "Artfajraĵo de gimnastiko" kun la aldona nomo "Esperanto". La organizantoj priskribas nian lingvon kiel "la rekonita mondlingvo", kiu ligas plej diversajn kulturojn - kaj same ligas gimnastiko: "La mondo parolas unu (korpo)lingvon". Dum la turneo oni eĉ prezentis kanton en Esperanto. Okazis trideko da prezentoj, estis 200.000 spektantoj - vidis la antaŭajn anoncojn kaj la postajn gazetajn raportojn do pluraj milionoj da homoj en Germanio. Ĝuu unu minuton de la prezento sur http://www.tsf-showwelt.de/cms/veranstaltungen/die-offizielle-tui-feuerwerk-der-turnkunst-seite/home/ por konvinkiĝi, ke jen verŝajne la plej impona flanka prezento de nia lingvo ekde longega tempo. Elirante de tiu evento mi verkis novjaran saluton 2014. Mi mencias diversajn aliajn amikajn atentigojn pri nia lingvo (BMW/Mini, British-Telecom-kompanio, granda kaj luksa germana hotelo "Esperanto"...) kaj demandas min, kion signifas tiu subteno al nia lingvo. Kaj kion ni faru estonte por ankoraŭ plu disvastigi la mesaĝon pri la ekzisto kaj la ĝua uzado de nia lingvo. http://www.esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=1174 Ja estas iom longa teksto - sed venis sufiĉe favoraj komentoj de homoj al mi, kiuj ŝatis la enhavon. Eble konsideru iom legi en ĝi. Ĉion bonan por 2014, multajn belajn Esperanto-horojn, -tagojn, -jarojn, ĝuu Esperanton (kaj parolu pri tio :-) Lu -- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Internaciaj ferioj http://www.esperantoland.org PRINTEMPE SOMERE Novjara Renkontiĝo (NR) Novjara Internacia Semajno (NIS) Libroservo __._,_.___ Your email settings: Individual Email|Traditional Change settings via the Web (Yahoo! ID required) Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to Fully Featured Visit Your Group | Yahoo! Groups Terms of Use | Unsubscribe __,_._,___