I: [Europo] Seminario AMO 4 de U EA dum la Itala Kongreso de Espe ranto en Fai della Paganella, Tr ento, 23-30 aŭgusto 2014
"Renato Corsetti" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Seminario AMO 4 de UEA dum la Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganella, Trento, 23-30 aŭgusto 2014 Vi pardonos nin, se ni iom fiere anoncas, ke dum la ĉi-jara Itala Kongreso de Esperanto okazos la Seminario AMO 4, organizata de UEA, la unua tia seminario en lando de Okcidenta Eŭropo. Laŭ la nova strategio de UEA oni devas krei rimarkindan nombron da aktivuloj, kiuj sciu internacie kunlabori kaj adapti al la propra lando iniciatojn de aliaj landoj. La tuta programo havas la nomon Aktivula Maturigo aŭ mallonge AMO. Ĝi realiĝas per serio de Seminarioj Pri Akivula Maturigo’. En la februara numero de la revuo de UEA nun presata kaj en la cirkuleroj nun dissendataj rete Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA, anoncas, ke okazos AMO 4 en la Itala Esperanto-Kongreso, kies ĉefa gvidanto estos li mem. Jen plia kialo por aliĝi tuj al la kongreso (cetere ĝis la fino de januaro validas la plej malalta aliĝ-kotizo). Rigardu la paĝaron kaj aliĝu: http://kongreso.esperanto.it/81/ .