(unknown)

"Renato Corsetti" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
DEKA JUBILEA KONGRESO DE EEU -  RIJEKA (Kroatujo) - JUSTA LINGVA SOLVO EN EU -6.-12.07.2014

 

Kongresanoj de la deka jubilea kongreso de EEU diskutos pri la temo „Justa Eŭropo – justa lingva solvo en EU – malmultekosta komunikado“ kion aparte substrekis en sia deklaro kroata ŝtatprezidanto Ivo Josipović, iu aŭspicias la kongreson, pro tio ke lia prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi pli justan Kroation. Li diris ankaŭ ke li mem subtenas Esperanton ĉar ĝiaj celoj: paco kaj amikeco kongruas kun liaj politikaj kaj personaj celoj. Li invitis delegitaron de EEU  al aparta akcepto en junio ĉi-jare.

La tema parto de la kongreso estas tre serioze preparita. Prelegos fakuloj kaj politikistoj inter kiuj du neesperantistoj: universitata profesorino Jagoda Granić kaj parlamentano de Kroatio Milorad Pupovac. 

 

Krome, eblos auskulti tutan aron da tre diversaj prelegoj de konataj esperantistoj kaj partopreni en diskutoj pri la estonto de EEU, pri rolo de lokaj E-grupoj, kadre de kunveno de Verduloj Esperantistoj, EDE k.a. Dum la kunsidoj de la asembleo de EEU oni elektos novan estraron, raportos pri projektoj kaj prezentos planojn por la estonto. Kultura programo abundas: koncerto de operarioj de Neven Mrzlečki, koncerto de grupo Druyd kies chefinstrumento estas aŭstralia diĝeriduo, koncerto de Kaja Farszky je marimbo kaj aliaj batinstrumentoj, folklora koncerto, teatroj kan kantkoncertoj de Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik, teatraĵo de svisa profesia rokteatro UMS...

 

Ekskursoj al belegaj lokoj ĉirkaŭ Rijeka je adriatika marbordo, antaŭkongreso en regiono de la plej belaj naturvidindaĵoj mediteraneaj,. Vizitoj al interesaj kulturvidindaĵoj kia ekz. nova moderna moskeo ktp. En Kroatio estas bonaj rilatoj inter esperantistoj kaj nacilingva ĵurnalistaro kaj  estos aparte dediĉita kunlaboro kun ili kaj servoj por ili.

 

La estraro de EEU decidis plilongigi la rabatitan limtempon validan ĝis fino de marto al fino de aprilo.

Venu do al bela mediteranea regiono kaj spertu belegan naturon en facile atingebla parto de Eŭropo. Antaŭkongresaj informoj:  <http://eeu-kongreso.webnode.com/anta%C5%AD-kaj-postkongresoj/> http://eeu-kongreso.webnode.com/anta%C5%AD-kaj-postkongresoj/

Informoj pri lakongreso:  <http://eeu-kongreso.webnode.com/> http://eeu-kongreso.webnode.com//

 

Zlatko Tišljar
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.