La itala kongreso ne estas nur itala kaj ne estas nur kongreso
"Renato Corsetti" <[email protected]>
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
La itala kongreso ne estas nur itala kaj ne estas nur kongreso http://kongreso.esperanto.it/81/ - Fai della Paganella, Trento, 23-30/08/2014 Ĝi havas la nomon “Itala Kongreso”, ĉar italaj esperantistoj aranĝas ĝin, sed de jaroj la partoprenantoj, la prelegantoj, la artistoj, ktp. estas pli neitalaj ol italaj. Ĝi estas vere eŭropa kongreso, sed pro diplomatiaj kialoj ni kaŝas tion. Certe en ĝi estas la kongresa parto (tre altnivelaj seminarioj, tre profundaj/endormigaj prelegoj, debatoj, ktp.), kaj por tio vi venas kaj tion vi ĝuos, sed via partnero aŭ via samklubano malpli kongresema havos abundajn okazojn por partopreni niajn ekskursojn. Se vi iras al la paĝo: http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=388 <http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=388&lang=eo> &lang=eo vi vidos, ke ĉiutage estas unu aŭ pli ol unu tŭttaga ekskurso kaj almenaŭ unu duontaga. Via partnero kaj via samklubano ne havos tempon por partopreni ĉiujn. Ĵus estis subskribita la kontrakto, kun la organizantoj de tiuj ekskursoj. Ne pensu ankoraŭ, sed aliĝu ĉe la paĝo http://kongreso.esperanto.it Invite, via LKK