Seminario: Esperanto kaj novaj teknologioj
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Seminario: *Esperanto kaj novaj teknologioj* Cxu vi volas scii cxion pri komputiloj kaj lingvistiko? Jen via sxanco: la seminario „Esperanto kaj novaj teknologioj“ en la itala Esperanto-kongreso, Fai della Paganella 23-30/08/2014, http://kongreso.esperanto.it/81/ . *Gvidos gxin Ilona Koutny, *profesoro en UAM kaj estro de la Ugro-Finnan Katedron. Ŝi fondis en 1997 kaj ankoraŭ nun gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznan (Pollando), kie ŝi prelegadas pri internacia kaj interkultura komunikado, Esperanta lingvistiko kaj metodiko. ** La kurso skizos diversajn terenojn de komputa lingvistiko (taskojn, problemojn kaj solvojn) kaj prezentos la specifecon de esperanto , kelkajn projektojn kaj tendencojn. Estos ebleco diskuti pri la utilo de komputiloj kaj reto por esperanto kaj pri la kontribuo de esperanto al la menciitaj terenoj. La ĉefaj temoj estos: - Homa komunikado kaj komputiloj: problemoj kaj ebloj, la rolo de esperanto - Paperaj kaj retaj vortaroj: specifeco de esperanto - Esperanta tekstaro kaj ĝia rolo en lingvistiko kaj lingvopedagogio - Parolsintezo kaj -rekono kaj la esperanta fonetiko - Komputile asistata lingvoinstruado, retaj kursoj - Maŝina tradukado (DLT en retrorigardo) Aligxu cxe la pagxoj http://kongreso.esperanto.it/81/ LKK -- ~~~ /renato corsetti/ /[email protected]/