Saluton!
Kelkaj homoj jam aliĝis al la 13-a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en
Bitburg, proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio. Ĉu ankaŭ vi
ŝatos kunfesti kun ni kaj pasigi semajnon en internacia etoso kaj
kun vasta programoferto? Se jes, ĵetu rigardon al la prezento sur
http://www.esperantoland.org/nr/#nr
. Okazos de la
27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015
(sabato ĝis sabato, plilongiga tago ĝis dimanĉo, 4-a de jan.)
Kutime partoprenas 150 ĝis 200 partoprenantoj el deko da landoj.
Volonte ni akceptos vian aliĝon - la aktuala aliĝperiodo finiĝos la
30-an de junio...
Riĉa programo - prelegoj, koncertoj, laborgrupoj...
Dum NR kaj NIS (Novjara Internacia Semajno, la programo por junuloj)
kutime estas cento da diversaj programofertoj. Estos prelegoj por
plenkreskuloj, ofertoj por junuloj kaj por infanoj de diversaj
aĝgrupoj. Ni provas zorgi por ĉiuj anoj de via familio - kaj
kompreneble ankaŭ por unuopuloj kaj paroj. Evidentiĝis dum la jaroj,
ke bone kongruas la partopreno de homoj el ĉiuj aĝogrupoj.
Jen kiel ekzemploj la programeraj listoj de la antaŭpasinta NR
http://www.esperantoland.org/nr2012_13/index.shtml#programeroj_anoncitaj
kaj de la antaŭa
http://www.esperantoland.org/nr2011_12/index.shtml#programeroj_anoncitaj
Venu festi kun ni!
Ĉu logas vin la perspektivo pasigi unu semajnon da internacia
kunvivado dum la jarŝanĝo ĉe Francio-Luksemburgio-Belgio?
Se jes, aliĝu ĉe http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo .
(Kaj se vi poste devos ŝanĝi viajn planojn: Eblas senkoste malaliĝi
ĝis fino de aŭgusto.)
Aŭ eble vi havas ankoraŭ demandojn? Volonte ni respondos al vi!
Por la organiza teamo de Novjara Renkontiĝo
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
__._,_.___
----------
Posted by: Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
----------
Visit Your Group
https://groups.yahoo.com/neo;_ylc=X3oDMTJkb2dicDJtBF9TAzk3NDc2NTkwBGdycElkAzM4NjcwNTgEZ3Jwc3BJZAMxNzA1MjEzOTk3BHNlYwNmdHIEc2xrA2dmcARzdGltZQMxNDAyNjgyMDYx
• Privacy • Unsubscribe • Terms of Use
__,_._,___
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not
affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for
the content of articles, which is written by their respective authors.