Stipendioj por AMO-4 en Italujo

"Renato Corsetti [email protected] [esperantodk]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
de: Stefan MacGill <[email protected]>

PINTA AMO: TEMOJ kaj STIPENDIOJ

La kvara Seminario pri Aktivula Maturigo okazos kadre de la Itala 
Kongreso en Fai della Paganella (23-30a de aŭgusto 2014) en montara 
altaĵo apud Trento. La kongresa ĉeftemo estas: ‘Esperanto kaj novaj 
teknologioj’. Informoj: http://kongreso.esperanto.it/81/?lang=eo

La seminario AMO-4 okazos tra kvar matenoj, la 25an, 26an, 28an kaj 29an 
de aŭgusto (lunde, marde, ĵaŭde kaj vendrede), kun publika resuma sesio 
vendrede inter la 17.00h kaj 18.30h.

La Seminaria Temo estos: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto?

La ĉefa kaj kunordiga gvidanto estos Stefan MacGill, la vic-prezidanto 
de UEA. Li gvidos prezentaĵon, ‘Kiel agi internacie’ sekvatan de 
diskutgrupoj. Li gvidos rolludon pri la nove formita kontinento Azanio, 
kie la rolluda tasko estos la starigo de Kontinenta Komisiono por 
kunordigi la disvastigon de Esperanto tra ĉiuj landoj de tiu insulego. 
Aldone rolos tri/kvar pliaj gvidantoj, kies nomoj kaj temoj restas 
anoncotaj. Same baldaŭ ni anoncos eblojn por kongresanoj anonci sian 
deziron partopreni la seminarion.

Jen katalogo de subtemoj, kiujn ni povos trakti:

• Tradukoj: de Esperanto, al Esperanto, per Esperanto

•Vikipedio: pri Esperanto, en Esperanto

•Universitataj kursoj: pri Esperanto (kaj interlingvistiko); en Esperanto

•La esperanta popolo: socia konsisto; muziko, kulturaj interŝanĝoj

•Kunlaboro kun landaj/lokaj branĉoj de ne-esp-istaj internaciaj organizoj

UEA proponas kvar stipendiojn, po €125 por mildigi la kostojn de 
partopreno en la seminario. Ni invitas petojn por ricevi tiun sumojn. La 
petoj donu bazajn biografiajn informojn, resumu la ĝisnunajn movadajn 
rolojn de la petanto kaj la planojn por poste bone eluzi la gajnitajn 
konojn kaj spertojn en plua agado. La petmesaĝoj (modela longo ĉ. 500 
vortoj) venu al <[email protected] 
<mailto:[email protected]>> kaj < <[email protected] 
<mailto:[email protected]>>>. Limdato por alveno: la 10a de 
julio. La petojn prijuĝos kvarpersona komisiono (UEA, LKK/IEF kaj IEJ). 
Ni anoncos al la petintoj la rezultojn ĝis la 15a de julio.

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.


TEJO: Bv. plue konigi chi tion inter la junularo en Italio kaj apudaj 
landoj. Ni ja favoros junulojn en la decidado pri stipendioj, do ili 
nepre proponu sin!


~~~

/renato corsetti/
/[email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.