Festi novjare! Ĉi-jarfine en Bitburg (apud T reviro, Trier, kaj Luksemburgio)

"Lu Wunsch-Rolshoven [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Organization EsperantoLand
Message-ID <[email protected]>
Festi novjare: Ĉi-jarfine en Bitburg (apud Treviro, Trier, kaj
Luksemburgio)

Jam aliĝis 112 homoj el deko da landoj, inter ili 46 infanoj kaj
junuloj

Ĉu ankaŭ vi ŝatas kunfesti en la jam tradicia Novjara Renkontiĝo,
kiu okazas ĉi-foje jam la 13-an fojon?

Kunveni kun homoj el deko da landoj, sperti la kunestadon kun
homoj el ĉiuj aĝgrupoj, de plej etaj beboj ĝis junuloj, mezaĝuloj
kaj pliaĝuloj? Ĝui la proksimecon de Luksemburgio, Francio kaj
Belgio - kaj revidi multajn homojn el ĉiuj tiuj landoj, ĉu?

Nu, ni ĝojos bonvenigi vin al la ĉi-jarfina 13-a Novjara
Renkontiĝo,

kun aparta programo por junuloj, la 6-a Novjara Internacia Semajno
(NIS).

Koncerto de Kim - kaj varia programo

Ĉi-foje Kim koncertos por ni, estos plia koncerto, teatraĵo,
multaj prelegoj, diskutoj, laborgrupetoj, infana prizorgado,
silvestra festo, promenoj kaj ekskursoj...

La programeroj pli kaj pli kolektiĝas. Sed certe plej gravas la
kunestado en amika rondo, personaj interparoloj pri ĉio ajn :)

Ĉi-foje ĝis la 4-a de januaro

Ĉar la 4-a de januaro estas dimanĉo, ni ŝatos kunesti kun vi ĝis
tiam, do dum ok tagoj (aŭ sep programtagoj).

Ĉu ankaŭ vi ŝatos? Aŭ ĉu vi almenaŭ pretos cedi al la deziro de
viaj infanoj :-)

Informoj kaj aliĝo

http://www.esperantoland.org/nr/#nr

NIS (junuloj): http://www.esperantoland.org/nis/#nis

Aliĝo (NR) sur
http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo

Jamaj aliĝintoj:
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr13.php

(Multaj el ili certe volonte priskribos al vi, kial ili ŝatas
reveni al NR kaj NIS...)

Facebook:
https://www.facebook.com/events/738994736164041/?ref=5

Fino de aliĝperiodo...

... proksimiĝas. Dimanĉvespere, do ne tro hezitu!

Kun amikaj sa Lu toj

de la organiza teamo

de NR/NIS

--
Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj rilatoj

__._,_.___

----------

Posted by: Lu Wunsch-Rolshoven <[email protected]>
----------

Visit Your Group

https://groups.yahoo.com/neo;_ylc=X3oDMTJkcmZxN2l1BF9TAzk3NDc2NTkwBGdycElkAzM4NjcwNTgEZ3Jwc3BJZAMxNzA1MjEzOTk3BHNlYwNmdHIEc2xrA2dmcARzdGltZQMxNDEzMDExODgw

• Privacy • Unsubscribe • Terms of Use

__,_._,___
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.