| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Interese ke EAB ankaŭ provis aĉeti ĵurnalistojn. Tim Owen, Sekretario de Esperanto-Asocio de Britujo sendis al ĵurnalistino de sia loka radia stacio ĉokaladon sekve de lia intervjuo sur tiu radio-stacio. Li ne faris por aliaj radio-stacioj. La taskon plenumis Viv ĉe la oficejo de “Esperanto-House“ Oni do devas demandi. Ĉu ekzistas aliaj koruptoj ene de EAB?
To: [email protected]
From: [email protected]
Date: Wed, 15 Oct 2014 11:49:23 +0100
Subject: Re: [reago] Acxetitaj jxurnalistoj
Kara Henri,
jes, tiun libron mi studis antaux pluraj jaroj, kiam mi mem havis
aspirojn traduki tian materialon. Tamen miaj pluaj studoj transprenis
mian tempon, kaj nun mi havas diversajn librojn, kiuj laux mi vere devus
aperi en Esperanto.
Frances Stonor Saunders serioze esploris pri la 'Kongreso por Kultura
Libero', projekto de CIA por usonigi la kulturon de okcidenta Euxropo.
Tiu tusxas pli-malpli cxiujn aspektojn de la kulturo, inkluzive de
klasika muziko kaj jxurnalismo. Nur implice gxi tusxas la lingvan
flankon, kaj mi supozas, ke devas ekzisti ekvivalenta operacio de CIA
por la hegemoniigo de la angla lingvo. Tiu hegemoniigo estis evidente
kerna parto de la milita strategio, kaj la fakto, ke gxi mankis
eksplicite en tiu operacio supozigas, ke gxi havus sian apartan
operacion. Per la scio pri konfidencaj renkontigxoj inter British
Council kaj NSA specife por la hegemoniigo de la angla, certe devas esti
io ligita al tiu laboro de Frances Stonor Saunders. Mia priesperanta
esploro en Britio malkasxis unu aspekton de tio: la registara subfoso de
fremdlingva lernado en niaj sxtataj lernejoj, kaj la preskauxa neniigo
de la Esperanto-movado farata interalie sub la prezidanteco de laboranto
por British Council.
Mi provas kunmeti teamon de homoj kiuj interesigxas pri la esperantigo
de tiaj dokumentoj. Sed tro strebi al tradukado de libroj estus tro
ambicia projekto; mi strebas esence al esperantigo de interretaj
filmetoj, cxar tion oni povas plenumi multe pli rapide, kaj gajni per
tio multan atenton. Tio povus ankaux eventuale inspiri aliajn traduki
tutajn librojn. En la kazo de la jxus eldonita germana libro 'Acxetitaj
jxurnalistoj' ekzistas filmetoj de la auxtoro kaj pri la auxtoro.
Esperantigo de tiuj ege utilus.
Via bibliografio estas ege interesa kaj utila. Multan dankon.
Kore salutas Ian.
On 15/10/2014 11:25, Henri Masson [email protected] [reago] wrote:
> Kara Ian,
>
> Tio memorigas min pri la libro de la angla historiistino kaj ĵurnalistino
> Frances Stonor-Saunders aperinta en pluraj lingvojkaj pri kiu mi informis sur
> mia blogo ::
>
>
> (EO+FR) — Problemoj de lingva superrego / Problèmes de domination
> linguistique <http://www.ipernity.com/blog/32119/372475>
>
> - 6 août 2014 <http://www.ipernity.com/blog/32119/archive/posted/2014/08/06> - 2
> commentaires <http://www.ipernity.com/blog/32119/372475#comments>
> <http://www.ipernity.com/blog/32119/372475>
> <http://www.ipernity.com/blog/32119/372475>"Qui mène la danse — La CIA et la
> guerre froide culturelle" — Frances Stonor-Saunders
> <http://www.ipernity.com/doc/32119/33830183>
>
>
> <http://www.ipernity.com/blog/32119/372475>
> EO — La celo estas arigi bazan multlingvan dokumentaron ne ekskludanta
> Esperanton pri problemoj de lingva superrego kaj ties konsekvencoj. Bonvena
> estas ĉiu helpo por ĝisdatigo kaj plibonigo. FR — Le but est de réunir une
> documentation basique multilingue n'excluant pas l'espéranto à propos de
> problèmes de domination linguistique et de leurs conséquences. Toute aide pour
> la mise à jour et l'amélioration est bienvenue
> <http://www.ipernity.com/blog/32119/372475>
>
>
> Do, la afero pludaŭras sub aliaj evoluintaj formoj.
>
> Mi ĵus aperigis ĉe Google+ kaj Facebook jenan informon :
> Ĉu la germanaj ĵurnalistoj estas "aĉetitaj ĵurnalistoj" ?
> La germana ĵurnalisto Udo Ulfkotte havigis intervjuon al la rusa kanalo
> TV-kanalo Russia Today, okaze de la apero de sia libro "Gekaufte Journalisten"
> (Aĉetitaj ĵurnalistoj). Video en la angla kun subteksto en la franca
> :http://alexandrelatsa.ru/2014/10/les-journalistes-allemands-sont-ils-des-journalistes-achetes/
> Alia ligilo al franclingva artikolo kun la kompleta transskribo kaj la sama video :
> http://www.egaliteetreconciliation.fr/Propagande-mediatique-les-revelations-d-Udo-Ulfkotte-ancien-grand-reporter-allemand-repenti-28415.html
>
> Sur tiu retejo mi sendis komenton por atentigi pri la libro de Frances
> Stonor-Saunders.
>
> Udo Ulfkotte havas konton ĉe Facebook, sed necesas amikiĝi kun li por scii kion
> li skribas sur sia muro. :
>
> https://www.facebook.com/udo.ulfkotte.1
>
> Ankaŭ ĉe Twitter, kie eblas legi liajn mesaĝojn :
> https://twitter.com/UdoUlfkotte
>
> Mi plusendas al aliaj listoj, kie povas troviĝi eventualaj helpantoj. Mi
> informis ankaŭ listojn de defendo de la franca lingvo.
>
> Sur alia retejo mi sendis jenan komenton pri la fakto ke tiu ĵurnalisto rajtas
> same penti kiel generalo Smedley Butler en 1935:
>
> Si l'on refusait le droit à la repentance à ce journaliste, il faudrait
> alors cracher sur la mémoire du général Smedley Butler pour avoir écrit "War
> is a Racket" en 1935, un livre dans lequel il avouait :
>
> "/J’ai effectué 33 ans et 4 mois de service actif, et durant cette période,
> j’ai passé la plupart de mon temps en tant que gros bras pour le monde des
> affaires, pour Wall Street, et pour les banquiers. En bref, j’étais un
> racketteur, un gangster au service du capitalisme. J’ai aidé à sécuriser le
> Mexique, plus particulièrement la ville de Tampico, au profit des groupes
> pétroliers américains en 1914. J’ai aidé à faire de Haïti et de Cuba un
> endroit convenable pour que les hommes de la National City Bank puissent y
> faire des profits. J’ai aidé au viol d’une demi-douzaine de républiques
> d’Amérique centrale au bénéfice de Wall Street. J’ai aidé à purifier le
> Nicaragua au profit de la banque américaine Brown Brothers de 1902 à 1912.
> J’ai apporté la lumière en République Dominicaine au profit des entreprises
> sucrières américaines en 1916. J’ai livré le Honduras aux entreprises
> fruitières américaines en 1903. En Chine, en 1927, j’ai aidé à ce que
> l’entreprise Standard Oil fasse ses affaires en paix."//
> //
> //"Quand je repense à tout ça, je pourrais donner à Al Capone quelques
> conseils. Le mieux qu’Al Capone pouvait faire, c’était de racketter trois
> quartiers. Moi, j’agissais sur trois continents./"
>
>
> Kore.
> Henri
>
>
>
> Ian Fantom [email protected] [reago] a écrit le 15/10/14 10:50 :
>> Karaj amikoj,
>>
>> aperis en la germana lingvo libro kiu malkasxas, kiel germanaj
>> jxurnalistoj estas acxetitaj de la korporacioj - sed ne nur germanaj,
>> sed aliaj en Euxropo - kaj mi devas diri, laux la auxtoro aparte la
>> britaj. La auxtoro mem estis jxurnalisto kaj hontas, kion li faris, sed
>> decidis fordoni sian profesion, kiam li vidis la konsekvencojn: milito.
>>
>> Tiun aferon ni diskutis en EEU-asembleo, kie mi petis kunlaboron pri
>> subtitolado de filmeto de la auxtoro, kiu devus esti vaste konata inter
>> Esperantistoj. Tiu afero absolute rilatas al preskaux cxio, kion ni
>> diskutis cxi tie, inkluzive de la amaskomunika raportado en la Okcidento
>> pri lingvoj. Gxi devus esti interesa al iu ajn kiu provas antauxenigi
>> Esperanton en la Okcidento sub tiaj cirkonstancoj.
>>
>> Nun la unua stadio estas farita: la esperantigo de la teksto. Nun mi
>> sercxas homojn kiuj kapablas kaj sxatas fari la teknikan laboron por
>> fari el tio subtitolojn por la filmeto.
>>
>> Cxu estas iu en tiu cxi listo?
>>
>> Kore salutas Ian.
>>
>>
>>
>> -------- Original Message --------
>> Subject: [EEU-asembleo] Acxetitaj jxurnalistoj
>> Date: Tue, 14 Oct 2014 10:47:46 +0100
>> From: Ian Fantom<[email protected]>
>> Reply-To:[email protected]
>> To:[email protected]
>>
>> Karaj amikoj,
>>
>> mi perceptas urgxan bezonon por literaturo en Esperanto pri la nuntempaj
>> eventoj kiuj kondukas nin pli kaj pli proksimen al plenskala militado
>> kaj tiraneco.
>>
>> Antaux nelonge estis publikigita sensacia libro en la germana lingvo de
>> jxurnalisto, kiu malkasxis, kiel germanaj jxurnalistoj estas acxetitaj
>> de la sekretaj servoj. Li mem fine elparolis, kiam li vidis, ke la afero
>> kondukas al plua milito. Li opinias, ke estas simile en aliaj euxropaj
>> landoj, kaj plej multe en Britio.
>>
>> Jen la libro:
>>
>> --------------------
>> Gekaufte Journalisten: Wie Politiker, Geheimdienste und Hochfinanz
>> Deutschlands Massenmedien lenken (German) Hardcover - 11 Sep 2014
>> by Udo Ulfkotte (Author)
>>
>>
>> http://www.amazon.co.uk/Gekaufte-Journalisten-Geheimdienste-Deutschlands-Massenmedien/dp/3864451434/ref=sr_1_1?ie=UTF8&qid=1413279339&sr=8-1&keywords=%22gekaufte+journalisten%22
>> --------------------
>>
>> Mi starigis diskutgrupon cele al esperantigo de tia materialo - pensante
>> cxefe pri interretaj filmetoj - sub la nomo 'verotrad'
>> (https://groups.google.com/forum/?fromgroups#!groupsettings/verotradukado/information).
>> Tamen gxis nun ni havas nur tri membrojn.
>>
>> La ideo ne estas supersxuti la homojn per taskoj, sed por kuragxigi la
>> esperantigon kaj aperigon de materialo, provizante helpon unu al alia.
>> Ekzemple, unu persono eble volonte enretigus, se li havus tradukon, dum
>> alia eble tradukus, se iu alia pritraktus la teknikajxojn.
>>
>> Cxu iuj sxatus aligxi al ni tiucele. Tiu libro estas perfekta ekzemplo
>> de libro kiu vere devus urgxe aperi en Esperanto, sed se tio estas tro
>> ambicia celo, estus bone esperantigi iujn el la interretaj filmetoj pri
>> tio, ekzemple:https://www.youtube.com/watch?v=9icc16ISLmo .
>>
>> Eblas ankaux aligxi sen specifa tasko; eblas aligxi por esti informita,
>> aux por sugesti ideojn, aux por varbi aliajn por la nobla celo!
>>
>> Se iu volas partopreni, bonvolu retleteri al mi.
>>
>> Kore salutas Ian
>>
>
>
>