Ĉu vi bone konas Italujon! Itala Esperanto-k ongreso - San Benedetto del Tronto - 2015/aŭguste/22-2 9
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
Vi vizitis la Vatikanon, la Koloseon, Florencon kaj Venecion kaj pro tio vi pensas, ke vi bone konas Italujon. Sed mankas al vi sperto de partoj de la lando, kiujn ni konservas nur por ni.Ekzemplo de tio estasla landoparto 'Marche' [Marke]. Rigardu ĝin en Jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=JlYcnevLPl0 kaj poste diru al ni ĉu ni ne prezentas al vi duan landon tre vidindan. La Itala Esperanto-Kongreso ne estas itala sed ĉefe internacia kaj ĝi miksas en ĝusta kvanto kulturajn programerojn, sunon kaj maron, esperantismon, koncertojn en Esperanto kaj feriojn. Ceterebonvolu ne forgesi, ke la festpreleganto estos la prezidanto de UEA, Mark Fettes. Iru al nia paĝaro http://kongreso.esperanto.it/82/ kaj aliĝu. Se vi ne kapablas naĝi indas lerni, ĉar tie vi havas la tutan adriatikan maron je dispono. La LKK ~~~ /renato corsetti/ /[email protected]/ ------------------------------------------------------------------------