| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<305747698.1274201.1419504063402.JavaMail.yahoo@jws11169.mail.ir2.yahoo.com> |
Karaj geamikoj,
Jen finighas la jaro 2014 kaj la nova jam frue komencighos. Niaj diversaj laboroj por Esperanto estu nun trakribritaj, ke ni distingu kion daurigi kaj kion ne, kaj kion novan enkonduki. Se konsideri, ke la afrika agado komencighis en 1980, kiam Hans BAKKER ekzorgis pri ghi, oni pravas fieri, ke afrikaj Esperantistoj estas maturaj/spertaj pri la verda mondo, char jam pli ol 34 jarojn ili vivas kun Esperanto. Do, multon ili kapablas fari tute serioze, honeste kaj bonkore, kiel Hans instruadis kaj plu pluinstruetis al afrikaj esperantistoj. Sed chu chio okazis tiel ?
Tra la jaroj on vidis la funkciadon de la kluboj kaj asocioj en Afriko. Preskau chiuj nomas sin ne pagipovaj. Kiuj en 1980 estis lernejanoj kaj eklernis Esperanton, chu tiuj, nun en 2014, post jam pli ol 34 jaroj ne demetis sian lernejan veston ? Se tiam ili estis nepagipovaj, chu nun ili ne estas almenau pagipovetaj ? Oni fiere audis pri 5a Afrika Kongreso en Benino, kaj nun pri AMO-7 en Togolando. La demando estus:"Chu afrikanoj mem tion organizis per propraj rimedoj ?" Kiu donas monon por tiaj aferoj, tiu havas chiam siajn postulojn. Al tiuj chi aldonighas postuloj de afrikanoj mem, kiuj iel rilatas al la mondonantoj. Tiuj chi scias nenion kaj devis seniluziighi post la okazigo de la evento. Kiuj povas kulpi en tio ? Nek la mondonanto, nek la afrikaj kunlalborantoj de la mondonantoj, sed la naturo, kiu rifuzas al afrikaj esperantistoj kreski.
Renato CORSETTI tute prave diradas, ke afrikaj esperantistoj estas junuloj, kiuj bezonas piedpilkon. Simila rimarko venis de Jano PETIK, kiu diras, ke ghis nun la afrika movado estas en bebeaj shuoj. Ambau homoj pravas, char se post intensaj laboroj de Hans Bakker ghis 2000 kaj poste, afrikaj esperantistoj plumontras sian infanecajhon al la tuta mondo, la movado afrika neniom progresos. Oni rimarkos nur shajnajn movojn, kiuj fakte maskas problemegojn en la movado afrika. Antau la 5a afrika kongreso kun 32 partoprenantoj en Benino, okazis Esperanto-Konferenco en 2008. Kion tiuj eventoj postlasis ? Nefordesindas la dua afrika kongreso en 1991 en la sama lando kaj la sekvoj. Certe AMO-7 iros ne alian vojon.Ni vidos. Kresku, Afrikaj esperantistoj kresku ?
Asocio tute ne estu la proprieto de la iniciatinto. Tio estas infanajho, kiu neniel progresigos la asocion. Eble dumviva regado estas en la sango de afrikanoj. Prezidantoj preskau dumvivaj de Esperanto-asocioj ne mankas en Afriko. Nun ne estas la momento citi Beninon kaj Burundion,char certe la prezidantoj de la E-asocioj en tiuj landoj jam pripensas la aferon. Kaj en la afrika komisiono mem io tia shajnas funkcii. Togolando volas esti la ekzemplo de prezidantoj kun maksimume du mandatoj dujaraj. Tamen alia plago aperis tie dum la mandato 2012-2014:la asocio estis kvazau proprajho de unu estrarano, kiu faras el ghi kion li volas. Tio ne povos dauri, kaj nun funkcias alia estraro, kiu konas sian defion. Afrikaj esperantistoj kreskas.
Esperantistoj togolandaj rekonas sian esperantistecon multjara, kaj tial jarojn proponadas, ke la E-asocio en Togolando havu siajn membrojn. Ne sufichas esti esperantisto en iu lando por nomi sin membro de la E-asocio. Oni devas alighi, kaj per tiu aligho havi siajn rajtojn kaj devojn. Komitatkunsidoj de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) de la 8a de novembro kaj 6a de decembro 2014 emfazas tion. La asocion faras la membroj.Tion afrikaj esperantistoj scias ne en la esperanto-movado, sed ekster ghi. Esperantistoj estas membroj de ne-esperantaj asocioj kaj tie kotizas regule chiumonate. Kial ili ne tion faras por la Esperanto-asocioj/kluboj ? Feliche io jam komencetas okazeti en iuj landoj afrikaj, kie esperantistoj financas grandan parton de sia agado. Grandan rolon ludu en tio la Esperantistoj, kiuj ne havas bebeajn shuojn. Ili ja abundas en Afriko. Kion ili faru ?
En Afriko, antauuloj ofte havas la sharghon zorgi pri la posteuloj. Hazarde la instruo de Hans estis en la sama linio. Do, Esperantistoj, kiuj lernis de Hans, devas nun zorgi pri aliaj afrikanoj, farante al tiuj chi, tion, kion Hans faris al ili. Eble venus la demando Hans faradis al siaj gelernantoj afrikaj. Ne necesas diri tion, char chiuj scias la manieron lau kiu Hans prizorgadis kaj nun pluprizorgas afrikanojn. Tiuj chi devas daurigi la laborojn de Hans, kiuj nun pluiras en Afrika Centro Esperantista (ACE). Ne nur afrikaj esperantistoj faru tion, sed ankau chiuj esperantistoj kiuj tra la mondo aprezas la laborojn de Hans. Eble necesas organizi tiujn laborojn. ACE, kiun Hans kaj togolandaj esperantistoj iniciatis, kunordigos la laborojn kaj tial nun proponas starigon de Amikaro de Hans BAKKER. Tiu chi amikaro eternigos la laborojn de Hans farante ilin nun kaj pretigas la grundon por transdoni la laborojn al la posteularoj. Tio chi estas maniero danki al Hans BAKKER jam nun pro ties granda laboro por Afriko. ACE jam komencis la laborojn en 2006 kaj daurigos ilin. ACE pluhelpos esperantistojn, precipe afrikajn :doni subvencietojn al kluboj, disponigi diversajn kursojn kun ekzamenoj, pretigi periodajhojn, eldonigi verkojn, starigi retpagharojn ktp. Por tio, ghi kunlaboros kun diversaj organizajhoj samcelaj.
Estimataj geamikoj,
Ni vidas, ke nia sorto estas en niaj manoj, kion chiuj scias. Necesas nur rekoni tion kaj agi tiucele. Certe la afrika agado en 2015 sub la kupolo de ACE estos pli videbla ol en la pasintaj jaroj. Ghi plu utilos al UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko) kiel ties sidejo,kaj ege helpos al UETA realigi sian programon de 2015. Ghia plano, kiu baldau aperos, malkvorigos tion. Chiuj esperantistoj estas petataj alighi al la ideo pri starigo de Amikaro de Hans BAKKER kun la celo daurigi la laborojn instruajn kaj humanajn de Hans en Afriko.
Certe tio povos kontribui al pliaktivigo de la ghenerala E-movado nun iel stagnanta videble tra retlistoj dormantaj.
Felichan novjaron al chiuj !
Por Afrika Centro Esperantista
gfk