Civitana Servo
| Newsgroups | gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
|---|---|
| Message-ID | <[email protected]> |
de: Philippe Stride <[email protected]> Propono de Civita Servo en la departemento « Côtes d'Armor » en Bretonio, Francio. La asocio « Armor-Esperanto » serĉas junan esperantiston por plenumi Civitan Servon kies celo estas : - interesigi, ĉefe la junulojn, pri uzado de E-o kiel komunikilo internaciskale. Misioj proponitaj: - partopreni en instruado de E-o al novaj publikoj : infanoj kaj junuloj en lernejoj kaj junlaboristaj loĝejoj; - partopreni en estigo de rilatoj inter ties junuloj kaj eksterlandaj junuloj - partopreni en la akcepto de eksterlandaj esperantistoj : preparado de ties prelegoj kaj restado en la departemento - partopreni en la organizado de eventoj faciligante la interŝanĝojn inter lokaj kaj fremdaj esperantistoj - partopreni en la kreado kaj plibonigo de instruiloj - partopreni en la komunikado de la asocio departementoskale : rilatoj kun la lokaj gazetoj kaj radioj, kreado/plibonigo de flugfolioj, broŝuretoj, ekspoziciopaneloj kaj plibonigo de la retejo de la asocio. La fina elekto de la misioj estos difinita kun la junulo, laŭ ties deziroj, kapabloj kaj persona profesio-projekto. Por plenumi la taskon, la junulon helpos la asocio per aliĝo al: - esperantaj kursoj kaj studperiodo (en la kastelo de Greziljono) - kursoj por plibonigi la kapablon paroli france . Kondiĉoj: - aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj - agadi por la asocio po 24 horoj semajne - havi la naciecon de unu el la landoj de la Eŭropa Unio (pro la franca leĝo) - paroli esperante kaj la francan minimume je la nivelo B1 laŭ la KER La junulo ricevos ĉiumonate : - stipendion de la franca ŝtato (467 €) - monhelpon de la asocio por nutraĵo kaj privataj veturadoj (106 €) La franca ŝtato zorgas pri la sansekureco. Daŭro: 8 monatoj Dato de la komenco: de la 1a de aprilo 2015 Kontakto : Laurent PEUCH Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon (kun vivresumo, kaj motiviga letero) ĝis la 1a de marto al la adreso: [email protected] . ~~~ /renato corsetti/ /[email protected]/ [Non-text portions of this message have been removed] ------------------------------------ Posted by: Renato Corsetti <[email protected]> ------------------------------------ ------------------------------------ Yahoo Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://uk.groups.yahoo.com/group/esperantodk/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: [email protected] [email protected] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [email protected] <*> Your use of Yahoo Groups is subject to: https://info.yahoo.com/legal/uk/yahoo/utos/en-gb/details.html