| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.denmark,gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<[email protected]> |
Mi ne demandas vin, kie situas Kartvelujon, ĉar mi mem hezitus respondi,
ne rigardinte mapon. Sed mi informas vin, ke la Esperanto-movado tie
renaskiĝas. Mi jam diris tion al vi pasintjare, kaj nun mi povas
konfirmi tion.
Ekzistas adapto al la kartvela de baza lernolibro pri Espernato. Vidu
ekzempleron en la paĝo:
http://uea.org/vikio/index.php/Baza_lernolibro_de_Esperanto . Baldaŭ en
la samj paĝoj de la vikio de UEA vi povos trovi ankaŭ vortaron
kartvelan-esperantan.
Estas nur malgranda problemo: la eŭropa komisiono de UEA bezonas monon,
ne multan sed tiom, kiom ne estas trovebla en Kartvelujo, proksimume 900
eŭrojn, por produkti tiun libron ankaŭ papere. Ne miru, ke en kelkaj
landoj oni ankoraŭ povas pli facile uzi paperajn librojn. Estas tiel.
Se vi povas helpi, bonvolu sendi vian kontribuon per la kutima
pagmanieroj al UEA kun la indiko 'kartvela lernolibro'.
Cetere, ekpretigu viajn valizojn por baldaŭ partopreni la unuan
kongreson de kartvelaj esperantistoj.
Amike
renato
~~~
/renato corsetti/
/[email protected]/
--
--
Por malaboni la grupon, skribu al : [email protected]
Por vidi aliajn eblecojn, vizitu la grupon je :
http://groups.google.fr/group/europo2?hl=eo
---
You received this message because you are subscribed to the Google
Groups "Europo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
an email to [email protected]
<mailto:[email protected]>.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
--
~~~
/renato corsetti/
/[email protected]/