RE: [reago] Fwd: There is a new comment to Should English be the only official language of the EU?

"Brian Barker [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
Henri
 
Via komento estis aprobita!
 
Brian 
 
To: [email protected]
CC: [email protected]
From: [email protected]
Date: Mon, 18 May 2015 07:57:41 +0200
Subject: [reago] Fwd: There is a new comment to Should English be the only official language of the EU?














 

 



  


    
      
      
      
  
  
    Okazas nun, ree, debato
        pri la temo 
        
        "Se la angla estus la sola oficiala lingvo
          de EU?"

        

        Mi iel reagas — en Esperanto — al la interveno, kiu aperas
        malsupre :

      

    Henri Masson May 18th, 2015 
      
        Your comment is awaiting moderation.

      
      Se sufiĉas scipovo de kelkaj lingvoj kaj multjara vojaĝado kaj
        restado en multe da landoj por havi ĝustan opinion pri la
        perspektivoj de Esperanto, se tio estas fidinda kriterio pri
        ĝusteco de opinio, tiam oni povas esplori la historion de
        Esperanto en kiu estis filologoj, lingvistoj, grandaj poliglotoj
        scipovantaj plurajn dekojn da lingvoj, ekz. Gustav Ramstedt,
        ambasadoro de Finnlando en Japanio kaj Ĉinio, kiu esploris
        lingvojn de Koreio kaj Mongolio; Géza Bárczi, membro de la
        Akademio de sciencoj de Hungario; la estono Paul Ariste, kiu
        fariĝis tre rapide unu el la plej brilaj fakuloj en eŭropa
        lingvoscienco. Li lernis ĝin 14-jara kaj akiris dum sia vivo
        aktivan scion de 26 lingvoj kaj pasivan de trideko; la brita
        erudiciulo Douglas Bartlett Gregor samaĝe lernis la lingvon kaj
        regis dudekon da lingvoj; Tibor Sekelj, jugoslava esploristo,
        antropologo, montogrimpisto, muzeologo, ĵurnalisto, kies verkoj
        aperis en pluraj lingvoj, kaj kiu estis inter la unuaj
        esploristoj de Nepalo; la franca antropologo kaj erudiciulo
        Maxime Rodinson, unu el la plej famaj fakuloj pri islamo kaj la
        araba mondo. Nuntempe estas Georges Kersaudy, la aŭtoro de
        “Langues sans frontières” en kiu li priskribis 39 lingvojn de
        Eŭropo. Dum sia kariero de internacia funkciulo de UN, li havis
        okazojn paroli, skribi kaj traduki 50on da eŭropaj kaj aziaj
        lingvoj, inkluzive en Esperanto; estas ankaŭ la rusa lingvisto
        Aleksandr Duliĉenko… Plejparto el ili lernis Esperanton junaĝe,
        en aĝo kiam oni ne havas antaŭjuĝojn.

      Italdevena usonano, filologo, profesoro ĉe Kolumbia
        Universitato en Novjorko, aŭtoro de multaj verkoj pri lingvoj
        kaj historio de la angla, Mario Pei, esprimiĝis favore el
        Esperanto. Same pri Edward Sapir. Kaj nuntempe Claude Hagège,
        Umberto Eco (vd “La recherche de la langue parfaite”)…

      Profesoro Robert Phillipson, aŭtoro de multaj verkoj en kiu li
        atentigas pri la danĝero de la superrego de la angla (i.a.
        “Linguistic Imperialism” en 1992 kaj “Linguistic Imperialism
        Continued” en 2010) vidis Esperanton alimaniere kiam li povis
        observi la disvolviĝon de la Monda Kongreso de Esperanto
        okazinta en Prago en 1996 : “Cinikeco pri Esperanto estis parto
        de nia edukado”. Lia edzino, Doktorino Tove Skutnabb-Kangas,
        uzas ankaŭ Esperanton por subteno de la lingva diverseco kaj
        defendo de lingvaj rajtoj. Ŝia retejo estas en la finna, sveda,
        Esperanto kaj angla.

      Ĉiuj referencoj estas interrete troveblaj.

      Don’t you understand ?

      La 22an de februaro 2012, Thorsten Brants esprimis la miron de
        la sciencista esplorteamo pri Esperanto kiam ĝi estis aldonita
        al tiutempe 63 lingvoj de Google Translate :

        http://googletranslate.blogspot.fr/2012/02/tutmonda-helplingvo-por-ciuj-homoj.html

    
     
    

    
    
       
    
     You are
      subscribed to this post. Manage
      your subscriptions.  

    -------- Message transféré --------
    
      
        
          Sujet : 
          There is a new comment to Should English be the only
            official language of the EU?
        
        
          Date : 
          Sun, 17 May 2015 06:44:07 +0000
        
        
          De : 
          Debating Europe <[email protected]>
        
        
          Pour : 
          [email protected]
        
      
    
    

    

    There is a new comment to Should English be the only official language of the EU?.
Comment Link: http://www.debatingeurope.eu/2014/12/09/english-official-language-eu/#comment-245121
Author: Peter J. w Bury
Comment:
"new" or "artificial" languages have never, to my knowledge, been adopted voluntarily by people. This is true for Esperanto just as it is for any programming language for example. 
So I'm NOT in favor of Esperanto as official language or lingua franca in Europe.

I have roamed the world, lived 15 years in the tropics in countries with over 50 languages. I speak 6 languages fluently and have made attempts to basics in 4 more, including african ones.

I know that under the current geo-political circumstances it makes sense to go for English (not Oxford English). And making mistakes, contrary to for example in French culture, is no problem whatsoever. 

In a distant past it was Latin. So in the future English may have to give way to another one. But Esperanta has no chance to win that game.

Peter (of German, Dutch, Belgian, Swiss decent, living currently in Italy)
Permalink: http://www.debatingeurope.eu/2014/12/09/english-official-language-eu/
Manage your subscriptions: http://www.debatingeurope.eu/comment-subscriptions?sre=espero.hm%40wanadoo.fr&srk=e3cef195fd94c05a414d4ea63ccb1374
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.