Neitala 'Itala Kongreso de Esperanto' – S an Benedetto, 22-29/08/2015, http://kongreso.esperanto.it/8 2/

"Renato Corsetti [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <[email protected]>
*Neitala 'Itala Kongreso de Esperanto' – San Benedetto, 22-29/08/2015, 
**http://kongreso.esperanto.it/82/*

Eble vi ne aliĝis ĝis nun al nia kongreso, ĉar finfine, vi pensis, kial 
mi iru al la itala kongreso, kie oni parolos pri italaj aferoj. Se vi 
ankoraŭ pripensas iomete vi riskas maltrafi la limdaton de la 31-a de 
majo por aliĝo kun rabato. Majo en Italujo estas la monato de rozoj kaj 
de rabatoj.

Ĉiuokaze oni ne tiom parolos pri italaj aferoj. La unua seminario pri 
“*Kultura tutmondiĝo: limoj kaj perspektivoj” estos gvidata de Mark 
Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kanadano kaj profunde 
neitala. Li eĉ ne scias, ĉu spageto estas manĝinda, kiam ĝi esta kuirita 
aŭ nur preskaŭ kuirita.
*

*La dua seminario pri “La originala literaturo en Esperanto” estos 
mastrata de Nicola Ruggiero, kun itala nomo sed loĝanta en Islando kaj 
parolanta pri la tutmonda literaturo en Esperanto.*

*Ankaŭ aliaj programeroj, ekzemple la teorio kaj prakitko de sorobano, 
la japana kalkulilo, neniel rilatas al Italujo. En la koncertoj vi 
trovos internacie konatajn neitalojn kiel Kim Henriksen kaj la teatraĵo 
estas de Roman **Dobrzynski, el Pollando, ktp. *

*Do, bonvolu aliĝi 
(http://kongreso.esperanto.it/82/?page_id=1927&lang=eo) kaj partopreni. 
La mondo atendos vin en San Benedetto del Tronto.*

*La LKK*

**



-- 
/Renato Corsetti/
/117 Dukes Avenue, London N10 2QD/
/Britujo, /[email protected]/
/





~~~

/renato corsetti/
/[email protected]/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.