Informitale 194

"Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain,gmane.culture.language.esperanto.denmark
Message-ID <CAHVJZBF19_+zbLJDOgdn6ydv-b1q=hCNpLB18zDbBPNmtcLddQ@mail.gmail.com>
 *********************************************************
 INFORMITALE 194
 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
 *********************************************************

Neitala 'Itala Kongreso de Esperanto' – San Benedetto, 22-29/08/2015,
http://kongreso.esperanto.it/82/

Eble vi ne aliĝis ĝis nun al nia kongreso, ĉar finfine, vi pensis,
kial mi iru al la itala kongreso, kie oni parolos pri italaj aferoj.
Se vi ankoraŭ pripensas iomete vi riskas maltrafi la limdaton de la
31-a de majo por aliĝo kun rabato. Majo en Italujo estas la monato de
rozoj kaj de rabatoj.

Ĉiuokaze oni ne tiom parolos pri italaj aferoj. La unua seminario pri
“Kultura tutmondiĝo: limoj kaj perspektivoj” estos gvidata de Mark
Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kanadano kaj
profunde neitala. Li eĉ ne scias, ĉu spageto estas manĝinda, kiam ĝi
esta kuirita aŭ nur preskaŭ kuirita.

La dua seminario pri “La originala literaturo en Esperanto” estos
mastrata de Nicola Ruggiero, kun itala nomo sed loĝanta en Islando kaj
parolanta pri la tutmonda literaturo en Esperanto.

Ankaŭ aliaj programeroj, ekzemple la teorio kaj prakitko de sorobano,
la japana kalkulilo, neniel rilatas al Italujo. En la koncertoj vi
trovos internacie konatajn neitalojn kiel Kim Henriksen kaj la
teatraĵo estas de Roman Dobrzynski, el Pollando, ktp.

Do, bonvolu aliĝi kaj partopreni. La mondo atendos vin en San
Benedetto del Tronto.

La LKK

*********************************************************
 Informitale
 Itala Esperanto-Federacio - <[email protected]>
 Itala Esperantista Junularo - <[email protected]>
 via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
 http://www.esperanto.it/


------------------------------------
Posted by: Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana <[email protected]>
------------------------------------


------------------------------------

Yahoo Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/esper-brit/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    [email protected] 
    [email protected]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [email protected]

<*> Your use of Yahoo Groups is subject to:
    https://info.yahoo.com/legal/us/yahoo/utos/terms/
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.