la Sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en Togolando dum la dua duono de decembro 2015

"Afrika Agado [email protected] [esper-brit]" <[email protected]>
Newsgroups gmane.culture.language.esperanto.britain
Message-ID <[email protected]>
   
      - Karaj geamikoj, 
   -    

      - ACE (Afrika Centro Esperantista) kunlaboras kun UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afrika) organizas la 6a Afrikan kongreson de Esperanto. Kia UKo estis por Esperantistoj tutmondaj, tia ankau AKE estas por esperantistoj tutafrikaj. En Afriko la esperantistoj laboras ne por difinitaj Esperantistoj au esperanto-organizajoj, sed chefe por Esperanto. Tial ghi ne apogas au ne malapogas esperantistojn, sed forte subtenas Esperanton. Tiukadre ghi kunlaboras kun chiuj esperanto-organizajhoj tra la mondo. Ankau pri la organizo de la kongreso ghi jam rilatis kun multaj esperantistoj.
   -    


Kiam la ideo pri la organizo de la 6a AKE eniris la kapon de ACE, ghi unue tion malkashis al nunaj UEA-gvidantoj UEA, kaj poste al gvidantoj de aliaj esperanto-organizajhoj. Tion ACE faris tute ne nur por informi pri la naskigho de la ideo sed ankau por peti kunlaboron. Kiam la tuta afero ekvojis al konkretigho, jen la ekzekutivo de UETA informis UEA-n, SAT-n, MAS-n kaj la Esperantan Civiton. Iuj el tiuj organizajhoj jam reagis. Dum atendatas reagoj de aliaj, ACE kaj UETA daurigas siajn klopodojn ke la 6a AKE okazu senprokrate fine de la jaro. Jes, ankau vi estas invitataj al la festo.   
   - Karaj kunlaborantoj, ni ege bezonas vin en la organizado de la kongreso. Tiu chi ebligos al afrikaj esperantistoj starigi veran bazon por tute sendependa Esperanto-movado en Afriko. Certe chiuj vi estas kun ni en tio chi. Ni bezonas vin ankau en prelegado pri temoj.Kiuj havas ion por prezenti dum la kongreso, tiuj ne hezitu rilati kun ACE.
   
   - Venu al Afriko, esperantistoj alikontinentaj, por gustumi la verdan grenon sur la nigra kontinento.
   -    

      - Chion bonan kaj anticipan dankon !
   -    

      - Por ACE 
      - La administranto,
      - gk 
 
lmpx.com only provides a reader for public news (NNTP) servers. It is not affiliated with the servers or forums shown here and is not responsible for the content of articles, which is written by their respective authors.