| Newsgroups |
gmane.culture.language.esperanto.britain |
| Message-ID |
<EB2EE94A14E94ED9B772C61908B98EB1@derks323e21010> |
Aperis la numero 2015-3 (septembro) de Balkana Verda Stelo, altnivela periodaĵo kun kvardek paĝoj,
el kiuj 22 traktas aŭ fotas la dramon de eŭropaj migrantoj kaj rifuĝintoj.
Kiel la sudorienteŭropaj landoj "solvas" la problemon? Kion diras la homaj rajtoj, Kion preskribas la Konvencio pri la statuso de rifuĝintoj kaj senpatrujuloj ?
Serioza demando altrudiĝas:
Ĉu la esperantistaro kuraĝas meti la fenomenon de malamikeco al fremduloj ĉe la landlimo, pro timo perdi propran identecon, en sian tagordon?
Ĉu ĝi entute interesiĝas pri la neceso ekkomuniki translime, Hungarujo kun Serbujo kun Makedonujo, Makedonujo kun Grekujo, Kroatujo kun Serbujo kun Albanujo, Rumanujo kun Bulgarujo kun Turkujo, ne nur la politikistoj, sed la esperantistoj mem, ĉar nun dividitaj en apartaj landaj asocioj, pasive. La lokoj estas konataj: Szeged, Nagyfa, Preševo, Ásotthalom, Tabanovce (Kumanovo), Horgoš (Kanjiža), Gevgelija, Evzonoi kaj inter Kapetano Andreevo kaj Lesovo, la insuloj Kos, Lesbo kaj Leros, por ne paroli pri la italaj havenoj kaj Calais.
Ni estas movado por lingvaj rajtoj, diras la Manifesto de Prago. Mi diras: Ni estas movado por homaj rajtoj, por helpi establi "internacian protektadon" (art. 14 de la Homaj Rajtoj).
Legu la enkondukon al la problemo, kiu ankoraŭ longe hantos Eŭropon, kun konsciigaj fotoj en "Balkana Verda Stelo".
Aldone vi ĝuu la literaturan kaj movadan parton de BVS.
La pdf-dokumento estas elŝutebla en difektita, do protektita formo hiperligile per https://drive.google.com/file/d/0B73gFFtIyHmETVdJZGlaclhrMHc/view?usp=sharing.
Literaturo:
- Espero de Iris Otto 20
- La pura vojo de Ivan Vazov 22
- limerikoj de Valentin Melnikov 25
- Ŝercoj de Mirić Jadranka 25
Novaĵoj pri la E-movado:
- Internacia Amikeca Renkontiĝo en Brežice 26
- Poezia Vespero dediĉita al Venelin Mitev en Razgrad 28
- Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015 29
- Rimarko el Rumanijo pri la UK 30
- Ekstera observanto pri la rezolucio en Lillo 31
- 13-a renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj 31
- Rezultoj de KER-ekzamenoj en Subotica, 30-5-'15 32
- Raporto de Stela pri 26-a IJS en Szentgotthárd, Hungarijo 32
- Publika letero de Marian Vochin el Rumanijo 33
Ĉu vi konas la Fundamenton de Esperanto? 35
Mendoj kontraŭ po € 5,= al la konto bvst-n de UEA (NL72 INGB 0000 3789 64), por jarkolekto 2015-2016 (kvar numeroj) € 16,=.
Bonvole komplete skribu vian adreson.
Rabato por pluraj abonoj samtempe. Petu tarifon de mesaĝanto.
Mi financas la revuon dum la unuaj du jaroj. Post tio mi retiriĝos.
Esperantistoj el la tuta mondo komprenu la gravecon subteni la agoniantan balkanajn movadojn per abono.
Johan Derks